Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2023 4 21 /12 /décembre /2023 21:22
LUIS ROBAYO / AFP

21/12/2023

Laŭ la nova protokolo pri kontraŭ-ribela kontrolo, la Argentinanoj ne plu rajtas manifestacii sur la stratoj sed devas fari tion sur la trotuaroj, riske de monpunoj, por ne ĝeni la trafikon.

Unua mezsukcesa manifestacio okazis en Argentino. La maldekstraj organizaĵoj organizis merkredon 20an de decembro unuan kolektiĝon en Bonaero, malpli ol semajnon post la anonco fare de Javier Milei koncerne siajn unuajn urĝajn ekonomiajn aranĝojn. Devaluto de pli ol 50% de la mono – la peso pasis de 360 ĝis 800 kontraŭ 1 dolaro -, redukto de duono el la ministrejoj, nuligo de la subvencioj al energioj kaj transportoj… Dek aranĝoj, por eviti pli profundan krizon, pravigas la ministro pri Ekonomio, Luis Caputo: « Nia misio estas eviti hiperinflacion. La origino de niaj problemoj ĉiam havis impostan karakteron. »

Tamen la grava devaluto de la peso estigis unuajn prezaltiĝojn. « La aĉetpovo de la Argentinanoj jam estas tre malalta, sed tiu registaro fine detruos ĝin, indignas Jose, de la sindikato de la pneŭaj profesiuloj. La registaro petas de la popolo fari penojn, sed ni ne permesos, ke homoj malsatmortu atendante, ke la afero pliboniĝos. »

 

Multaj homoj timis veni

En streĉita etoso, 25 000 personoj paŝis en la centro de la argentina ĉefurbo, unue sur la trotuaro, poste sur la tuta strato. Sinteno ne tiel sensignifa, ĉar nova tre drasta protokolo pri kontraŭ-ribela kontrolo estis decidita de la ministro pri Sekureco. De nun en Argentino, la manifestaciantoj ne plu rajtas manifestacii sur la vojoj sed sur la trotuaro, por ne ĝeni la trafikon, male ili estos monpunitaj.

« La laboristoj tamen surstratiĝos », rebatas Jose. Merkredon, la polico ja provis rezisti, sed fine lasis pasi la homamason pro la kvanto de manifestaciantoj.

Alveninta sur la placo de Majo, ĉirkaŭita de la policistoj, la manifestaciantoj provis resti kvietaj, malgraŭ tiu timinda ĉeesto.    

« Multaj homoj emis manifestacii hodiaŭ, sed ili timis partopreni. Eĉ busoj estis kontrolitaj, indignis Alba, pensiulino. Ili elbusigis homojn, kiuj havis flagojn aŭ t-ĉemizojn de socialaj organizaĵoj. Tio similas revenon al sieĝostato ! »  

« Estas ridinde, ĉar ni festas ĉi-jare 40 jarojn da demokratio, kaj la registaro anoncas protokolon indan je diktaturo. » Alba – pensiulino

El la 50 000 antaŭviditaj homoj, nur duono venis manifestacii, time de perdo de sia monatribuo aŭ time de la represio. La malinstiga operaco de Milei ŝajne sukcesis. La registaro aliparte sin deklaris tre kontenta de tiu tago, celebrante sian politikon fronte al tio, kion li kvalifikis per moka mieno « manifestacieto ».

09/12/2023

Argentino: la alveno de Javier Milei ĉe la potenco maltrankviligas la defendantojn de Homaj rajtoj, kaj aparte de rajto pri abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/argentino-la-alveno-de-javier-milei-ce-la-potenco-maltrankviligas-la-defendantojn-de-homaj-rajtoj-kaj-aparte-de-rajto-pri-abortigo.html

26/03/2018 

Argentino: popolamasiĝo dum la marŝado memore al la malaperintoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/argentino-popolamasigo-dum-la-marsado-memore-al-la-malaperintoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }