28/12/2023
Malgraŭ la masakro de la Hamaso la 7a de oktobro, junulinoj kaj junuloj rifuzas militservi kaj batali en Gazao. Pro ilia pacisma konvinko, ili riskas malliberejon kaj kondamnon de pli kaj pli radikaligita socio.
Kvindeko da ili, inter kiuj lia patrino, akompanis Tal Mitnick, mardon matene, ĉe la enirejo de la militbazo de Tel HaŜomer, apud Tel-Avivo, kie la junulo 18-jara estas atendata por sia deviga militservo (32 monatoj por la junuloj, 24 monatoj por la junulinoj).
De post la masakroj de la Hamaso la 7an de oktobro kaj la israela rebato en Gazao, Tal Mitnick, pacisma aktivulo, estas la unua Israelano, kiu rifuzas militservi.
Masakro ne povas respondi al alia masakro, deklaris la junulo antaŭ ol eniri. Li ankaŭ publikigis malferman eksplikan leteron. Vespere oni eksciis, ke Mitnick estis kondamnita ĝis tridek tagoj da malliberejo, kiu certe estos sekvataj de kvar pliaj monatoj.
« Perfido »
En Israelo, kie la militservo estas devigata por ĉiuj judaj civitanoj, la militserva rifuzo kondukas al restado en malliberejo kaj poste al stigmato, kiu damaĝas profesian karieron.
De post la 7a de oktobro, la socio, amasigita malantaŭ la plej granda milita mobilizado el sia historio, vidas en tio ian perfidon.
Mi jam aŭdis, ke mi estu sekperfortita de la Hamaso, aŭ ke mi iru sub la bombojn en Gazao, raportas Sofia Orr, 18-jara pacisma aktivulino, kiu estas kunvokita post du monatoj en Tel HaŜomer.
Antaŭ la 7a de oktobro, la vastega mobilizado kontraŭ la registaro Netanjahu kaj ĝiaj ekstremdekstraj ministroj, akuzataj, ke li detruas la demokration per reformo de la leĝaj institucioj, kondukis milojn da rezervistoj rifuzi trejnadon. Parto el la Israelanoj eĉ komencis aŭskulti la malgrandan malplimulton da militrifuzantoj, aktivuloj favore al paco kun la Palestinanoj. La masakro de la Hamaso malaperigis ĉion.
« Mi amas tiun landon… »
Ni ankoraŭ povas ŝanĝi nian realon, insistas tamen Einat Garlitz, 20-jara, kiu trapasis tri monatojn en karcero pro militrifuzo. La junulino plu estas konvikita, ke ne-perforto estas la plej bona solvo. La socioj israelaj kaj palestinaj fariĝis sklavoj de perforto. Milita solvo ne ekzistas fronte al politika problemo. Politika, sed ankaŭ ekonomia, ekologia kaj geedza.
En sia malferma letero, Tal Mitnick simple konkludas: mi amas tiun landon kaj ĝiajn loĝantojn… Mi oferas min, por ke ĝi estu tero, kie ni povas vivi en digneco.
/image%2F0553642%2F20231228%2Fob_896661_map-of-tel-aviv-and-central-districts.png)
/image%2F0553642%2F20231228%2Fob_f5ce7d_gettyimages-1786226524-max-760x504.jpg)