Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2023 1 04 /12 /décembre /2023 20:40
Jalal Morchidi/Anadolu Agency/Getty Images

04/12/2023

« Maroko devas liberigi la enkarcerigitojn de la grupo de Gdeim Izik »: jen la alvoko lanĉita de la Laborgrupo de UN pri arbitraj detenoj (UNWGAD). En avizo datiĝanta de la 11a de oktobro, la Grupo konkludis, ke la enkarcerigo  de pluraj saharaŭaj aktivuloj de antaŭ 13 jaroj en la marokaj malliberejoj estas kontraŭleĝa.

Temas pri « grava venko » por la juristoj kaj la aktivuloj pri sendependo de Okcidenta Saharo, kiu nun alvokas la francajn aŭtoritatojn klopodi favore al iliaj liberigoj. UN admonis Marokon, en noto de la 11a de oktobro, ke ĝi liberigu saharaŭajn sendependistajn aktivulojn de la grupo de Gdeim Izik, kiuj estis deklaritaj kulpaj pri la murdo de policistoj dum la malmunto de la kampadejo de Gdeim Izik fare de la marokaj tribunaloj en 2013, kaj de tiam maliberigitaj.        

Tiu avizo de la laborgrupo de UN pri arbitra deteno estas salutata de Régine Villemont, prezidentino de la Asocio de solidareco kaj politika subteno al la Polisario (la AARASD). « Tiu avizo datiĝas de oktobro kaj finfine aperas post iom da tempo. Sed tio estas vere grava, kaj la klara kaj vigla pozicio de la Laborgrupo, de Ĝenevo kaj de la Konsilio pri Homaj rajtoj klare informis Marokon, ke tiuj malliberuloj de Gdeim Izik estis arestitaj en neregulaj kondiĉoj kaj estis torturitaj por konfesi krimojn, kiujn ili ne plenumis », reagis Régine Villemont ĉe la mikrofono de Houda Ibrahim.

« Proceso okazis ĉe milita tribunalo, poste apelacio, kaj ĉio ĉi en kondiĉoj de nerespekto de la kutimaj juraj reguloj por la enkarcerigo de tiuj 24 homoj. Krome, ili estis kondamnitaj en 2013 al ekstreme gravaj punoj: ĝismorte, 25 jarojn, 30 jarojn… preskaŭ tuta vivo », konkludas Régine Villemont.

La 24 Saharaŭaj malliberigitoj estis efektive kondamnitaj al puno kelkfoje por ĉiam. Tiam, la defendantoj pri Homaj rajtoj viglege denuncis la politikan proceson de la saharaŭaj aktivuloj.

Fine de 2022, koalicio de organizaĵoj kaj advokatoj jam deponis ses plendojn pro torturo kontraŭ Maroko ĉe la komitato kontraŭ la torturo de UN, nome de ses el la malliberuloj.

09/11/2022

Okcidenta Saharo: novaj plendoj kontraŭ Maroko pro torturoj estis deponitaj fare de kolektivo de NeRegistaraj Organizaĵoj kaj advokatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/okcidenta-saharo-novaj-plendoj-kontrau-maroko-pro-torturoj-estis-deponitaj-fare-de-kolektivo-de-neregistaraj-organizajoj-kaj-advokatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }