/image%2F0553642%2F20231210%2Fob_9d1f19_593596230-highres.jpg)
10/12/2023
La irana aktivulino, reprezentata de siaj gefiloj, ricevis la Nobelpremion pri paco dum ceremonio en Oslo, kie mesaĝo estis legita.
Ŝi verkis sian paroladon « malantaŭ la altaj kaj severaj muroj de malliberejo ». Enkarcerigita en sia lando, la irana aktivulino Narges Mohammadi vigle kondamnis la « religian tiranan kaj mizoginan reĝimon » en Irano, en mesaĝo legita de siaj gefiloj dimanĉon 10an de decembro, en Oslo, dum la transdono de ŝia Nobelpremio pri Paco.
« Mi estas virino de Mezoriento, devenas de regiono, kiu estas, kvankam heredanto de riĉa civilizo, nun kaptita de la milito kaj viktimo de terorisma kaj ekstremisma frenezo », ŝi diris, pere de la voĉo de siaj 17-jaraj ĝemeloj, Ali kaj Kiana, ekzilitaj en Francio de post 2015. Pro ŝia foresto, fotelo restis simbole malplena, super kio troviĝis ŝia portreto.
« Mi estas irana virino, fiera kaj honorigita kontribui al tiu civilizo, hodiaŭ viktimo de la opreso de reĝimo religia tirana kaj mizogina. » - Narges Mohammadi, laŭreatino de la Nobelpremio pri paco en mesaĝo legita de ŝiaj gefiloj.
Narges Mohammadi estas la kvina gelaŭreato, kiu ricevas la Nobelpremion pri paco, dum ili estas enkarcerigitaj, post la Germana Carl von Ossietzky, la Birma Aung San Suu Kyi, la Ĉino Liu Ŝjaobo kaj la Belorusa Ales Beliatski.
Ŝi ankaŭ admonis la internacian komunumon fari pli por la homaj rajtoj. Persistema kontraŭulino pri surhavo de la vualo por la virinoj, kaj kontraŭ la mortopuno en Irano, Narges Mohammadi estas detenita de 2021 en la malliberejo Evin de Teherano.
/image%2F0553642%2F20231210%2Fob_052422_optimisma.jpg)
06/10/2023
La irananino Narges Mohammadi : « La Nobelpremio pri paco igos min pli fortika, pli decidema, pli optimisma »
/image%2F0553642%2F20231210%2Fob_6027c7_malliberejo.jpg)
03/03/2023
Belorusio: la aktivulo Ales Bjaljacki, kun-laŭreato de la Nobelpremio pri Paco estas kondamnita al 10 jaroj da malliberejo