12/12/2023
Volodimir Zelenskij estas ĉi-marde en Vaŝingtono por renkonti Joe Biden, kaj ĉefe ĉeesti la Kongreson por espere konvinki la respublikanojn malbloki kroman helpon.
En iliaj glaciaj tranĉeoj, apud Baĥmut, oriente de Ukraino, la soldatoj de Arturo, sub-oficiro, batalas kontraŭ la Rusianoj, sed ankaŭ kontraŭ la vetero. Ĉar vintro falis sur Ukrainio, kaj nun malvarmegas. Ĉio estas glacia, terure glitanta, lacigega. Kaj kiam li aŭdas paroli pri la malaltigo de la okcidenta helpo, la bluaj severaj okuloj de Arturo rigidiĝas. « Se la helpo malaltiĝas, daŭrigi estos pli malfacile por ni ol nun, sed ni faros laŭ niaj kapabloj. »
Je pli ol 8 000 kilometroj for, la ago estas decidiga por Volodimir Zelenskij. La ukraina prezidento estas en vizito en Vaŝingtono mardon 12an de decembro. Li planis renkonti Joe Biden, kaj ĉeesti antaŭ la usona Kongreso, kiu pagis pli ol 110 miliardojn da dolaroj de post la komenco de la rusia invado, sed ne voĉdonis novan buĝeton de post lasta decembro.
La respublikanoj blokas la pagon de kroma helpo, decidiga por la sekvo de la konflikto. Ĉiu malfruiĝo en la helpo al Kijivo estas por Moskvo « revo fariĝinta realo », laŭ Volodimir Zelenskij. « Se iu ĝojiĝas pro la senfinaj traktadoj, ja estas Putin kaj lia grupo de frenezuloj », li akuzas.
« Provizu al ni armilojn, tio ĉi estas la solvo »
Surterene, post ses monatoj da senfrukta kontraŭ-ofensivo, la militistoj petegas de siaj aliancanoj, ke ili ne forlasu ilin. En la suda fronto, apud Ĥersono, aŭ oriente en Avdijivka, la bataloj plu furioziĝas.
Tendumante rande de la tranĉeo, kie li trejnas siajn soldatojn, Arturo altigas sian kakian vizaĝkaŝilon. Apud Baĥmuto, tute proksime de la frontlinio oriente de la konflikto, « estas malfacile ekspliki la militon al tiuj, kiuj ne konas ĝin », li diras, per tiu malvarma voĉo de tiuj, kiuj vidis tro da abomenaĵoj por paroli pri ili.
« La fronto, antaŭ ĉio, estas la morto, la tranĉeoj, la koto, la neĝo, la akvo. Je ĉiu loko, ni povas trafi minitajn fadenojn. La milito timigas, kaj tio estas terura. »
« Provizu al ni pli da armiloj, da municioj kaj ni faros tion, kion ni devas fari. » - Arturo, ukraina sub-oficiro
Sub la glaciaj arboj, kelkaj tabuloj brulas. Eĉ ne sufiĉe por varmiĝi, apenaŭ sufiĉe por varmigi iom da kafo. Ĉe la fono, estas aŭdataj eksplodoj. « Kion ni petas, estas ne malfruiĝo en la liveroj. Ne bloku ilin. Tutsimple, provizu al ni armilojn, tio ja estas la solvo », gurdas Arturo.
Malgraŭ la malsukceso de la kontraŭ-ofensivo lanĉita pasintan someron, malgraŭ la vintro, kiu ĉion glaciigis, malgraŭ la laceco de la homoj, la deĵorŝanĝoj kiuj malfruiĝas, la decidemo plu estas sendifekta ĉe la fronto.
Tiu mapo reprezentas Rusion en malhela ruĝo kaj la teritoriojn okupaciatajn de Rusio en hela ruĝo :
En Moldavio: Ĉednestrio (1) ekde 1992.
En Kartvelio: Abkazio (2) kaj Sud-Osetio (3) ekde 2008.
En Ukrainio: Krimeo (4) kaj partoj de la oblast Luhansko (5) kaj Donecko (6) ekde 2014. Partoj de la oblast Zaporiĵio (7) kaj de la oblast Ĥersono (8) ekde 2022.
Video : Almenaŭ 53 Ukrainaj civiluloj estis vunditaj, kiam rusiaj balistikaj misiloj celis Kijivon
11/12/2023
La longa irejo de la okupaciata Ukrainio al la libera Ukrainio
13/10/2023
Ĉu NATO instigis Putin invadi Ukrainion ?
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/cu-nato-instigis-putin-invadi-ukrainion.html
26/09/2023
Kongreso de la Trades Union Congress (TUC): venko por la solidareco kun Ukrainio, venko por la vero
11/06/2023
Dimitri Petrov, Rusa anarkiista aktivulo, estis mortigita la 19an de aprilo 2023 fare de la rusia armeo apud Kaĥmut