08/12/2023
En Rafah, ĉe la landlimo kun Egiptio, la vivo de miloj da Palestinanoj, kiuj provas eskapi la batalojn, fariĝas pli kaj pli malfacila. La humanitara helpo, kiu eniras en tre malmulta kvanto estas juĝata de UN tute ne sufiĉa.
Kiel ŝi, preskaŭ du milionoj da civiluloj estas nun rifuĝintaj en la sudo de Gaza-sektoro. Ili fuĝis la bombadojn kaj la batalojn inter membroj de la Hamaso kaj la israela armeo. De tagoj, ili amasiĝas ekstremsude de la enklavo, ĉirkaŭ Rafah, ĉe la egipta landlimo. Temas pri la sola loko, kie nutraĵhelpo plu estas distribuata, sed en limigita kvanto. La tiea situacio rapide difektiĝas.
De 48 horoj, neniu sukcesis atingi Tajma-n telefone. Fine, ŝi respondas la alvokon de sia kuzo, egiptano de Gazao, rifuĝinta en Kairo de kelkaj tagoj. « Mi esperas, ke vi bonfartas. Mia telefonkonekto ne ĉiam funkcias », ŝi murmuras, por sin ekskuzi pri sia silento.
La telefonreto en la zono difektiĝas, estas malmulte da akvo, la nutraĵo mankas, kaj Tajma maltrankviliĝas por sia unujara knabineto, Maka.
« Mi kuŝiĝas plorante kaj mi leviĝas plorante. Vidi onian infanon en tiaj kondiĉoj, estas ege malfacile », konfidas la patrino, kiu forlasis sian domon de Beit Ahlia, norde de Gazao. Kun ŝia filino, ili antaŭe estis translokitaj al la indonezia malsanulejo, ne malproksime de ilia hejmo, poste ili devis survojiĝi al la sudo, kiam la bataloj intensiĝis.
« La malsanuloj estas multnombraj »
Ili pluvivas nun en lernejo de Rafah, tute proksime de la egipta landlimo. « Ni havas nenion por manĝi. La homoj estas malsanaj. La malsanuloj estas multnombraj. Multaj infanoj suferas diareon, ankaŭ haŭtmalsanoj, akneroj. Kaj ni ne havas medikamentojn por kuraci ilin », priskribas Tajma. Dum tiu interparolo, kiu daŭris kvar minutojn, ŝi malespere finas la interŝanĝon per preĝo: « Mi deziras, ke la mondo aŭdu min kaj rigardu ĉiujn ĉi infanojn, kiuj mortas ĉirkaŭ mi. »
De post la 9a de oktobro, Israelo trudas totalan sieĝon kontraŭ Gaza-sektoro, kio kaŭzas gravajn mankojn de akvo, de nutraĵo, medikamentoj kaj elektro. La karburaĵo, necesa al la funkciado de la generatoroj en la malsanulejoj mankas, ankaŭ materialo pri malsaligado de la akvo.
Laŭ UN, 1,9 miliono da personoj, nome ĉirkaŭ 85% el la loĝantaro, estis translokitaj pro la milito en Gaza-sektoro, kie pli ol duono de la loĝejoj estas detruitaj aŭ difektitaj.
/image%2F0553642%2F20231208%2Fob_2d71ff_gaza-rafa-map.gif)
/image%2F0553642%2F20231208%2Fob_70eb11_infanoj.jpg)