Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 décembre 2023 6 23 /12 /décembre /2023 20:32

23/12/2023

La Internacio de la laboristoj de konstruado kaj ligno (IBB) kaj LabourStart vigle petas de vi, ke vi kuniĝu kun ni por postuli, ke la Forest Stewardship Council (FSC) rezignu sian eraran kaj nekongruan decidon konfirmi la atestilon pri kontrolĉeno kaj respektigi la sistemojn de atestilo FSC en Birmo, lando regata de milita ĥunto.

Malgraŭ la aresto, fare de la milita reĝimo, de pli ol 26 000 disidentoj kaj la tragika murdo de ĉirkaŭ 400 sindikatanoj, inter kiuj sep membroj de la Federacio de la sindikato de Birmo (CTUM), la internacia konsilio de la FSC, kaj ĝia sekretariejo skandale elektis konfirmi la atestilon. Tiuj abomenindaj agoj kontraŭ la sendependa kaj demokratia sindikata movado en Birmo estis vaste dokumentitaj kaj konfirmitaj de la raporto de la Enketkomisiono de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). La decido de la FSC konfirmi la atestilon sciante pri tiuj kruelaĵoj, estas ne nur absurda sed ankaŭ nerespondeca.      

Esprimu vian neŝanceligeblan solidarecon kun la laboristoj kaj sindikatoj de Birmo, kunigante vin al nia alvoko, ke FSC rezignu tuj sian sistemon de atestilo fronte al la opresa reĝimo de milita ĥunto. La rajtoj de la laboristoj ne estas por vendi, kaj estas decidige unuiĝi en tiu urĝa alvoko por justeco kaj justa traktado.  

/

Retmesaĝo:

Ni vigle petas de la Forest Stewardship Council (FSC), ke ĝi nuligu kaj metu rapide finon al sia sistemo de atestiloj pri la kontrolĉeno en Birmo. La foresto de tuja ago kontribuas al daŭrigo de terora stato sankciita de la milita ĥunto kontraŭ la popolo kaj la birma nacio. Krome, tio implicas, ke la FSC subtenas la abomenindaĵon plenumintajn kontraŭ laboristoj kaj sindikatoj de la lando.

Partnerece kun la IBB (Internacio de la laboristoj de konstruado kaj ligno, tutmonda sindikata federacio, kiuj kolektas 361 liberajn kaj demokratiajn sindikatojn, kiu reprezentas sumon de 12 milionoj da membroj en la sektoroj de la konstruado, konstrumaterialoj, ligno, forstokulturo kaj koneksaj sektoroj en 115 landoj. La ĉefa misio de la IBB estas protektado kaj promociado de la laboristaj rajtoj plibonigante samtempe la labor- kaj viv-kondiĉojn, enradikita en la principo de egaleco, solidareco kaj demokratio.         

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }