/image%2F0553642%2F20231211%2Fob_4180ba_zawkyatw5jaizm5nm3lzyexoi4.jpg)
11/12/2023
La longa irejo de la Ukrainanoj, kiuj fuĝas la okupaciatajn areojn: Moskvo antaŭvidas trudi al ĉiuj la rusan naciecon antaŭ la fino de venonta julio.
Tio estas longa kaj peniga vojo por ĉiuj Ukrainanoj, kiuj fuĝas la areojn okupaciatajn de la Rusianoj.
En la urbo Sumio, norde de Ukrainio, NeRegistara Organizaĵo akceptas ĉiutage delokitajn Ukrainanojn.
Post trapasado de la kontrolpostenoj kaj piedirado tra la interzonoj du kilometrojn longaj, la trajno estas la lasta etapo.
Lidia Matrovicka venas de Luhansko kun sia filo: « Ja, la vojaĝo certe estis malfacila, suferiga por mia filo. Li konstante sidis kaj haltigis paŝi. "Roma, antaŭen" mi diris al li. Mi tiris lin per la mano. Neniam li paŝadis tiel longan distancon. »
La centro proponas portempan rifuĝejon kaj organizas la moviĝojn al interno de Ukrainio.
Ankaŭ ties direktorino fuĝis la okupaciatajn zonojn.
Kateryna Arisoj, direktorino de la NeRegistara Organizaĵo Pluriton : « Mi scias, en kia stato ni estas, kiam ni perdas nian hejmon, nian vivon, nian statuson, kiam ni fariĝas nulo kaj perdas nian socian statuson, perdas ĉian fidon pri kio fari kaj kiel vivi. »
Sub la regno de Moskvo, la Ukrainanoj de la okupaciataj zonoj akiros la rusian civitanecon antaŭ la fino de julio 2024. La centro timas, ke multaj aliaj personoj ĝis tiam fuĝos sian hejmon.
De hodiaŭ ĝis venonta julio, Moskvo intencas trudi rusan civitanecon al ĉiuj loĝantoj de la okupaciataj zonoj.
Alfluo de rifuĝintoj estas atendata de la akceptejo de Sumio.
/image%2F0553642%2F20231211%2Fob_67af7b_ukrainio.jpg)
https://ru.euronews.com/2023/12/11/ru-ukraine-war-escaping-occupation
https://www.youtube.com/watch?v=e4bjX7sZMFc
https://www.globalguardian.com/newsroom/risk-map-russia-ukraine