/image%2F0553642%2F20231207%2Fob_bd0da1_press-release-cover-png-file-higher-re.jpg)
07/12/2023
La iranaj sekurecaj fortoj utiligis seksperfortojn kaj aliajn formojn de seksaj agresoj cele al timigi kaj puni manifestaciojn kaj manifestaciantinojn dum la ribelo « Virino, Vivo, Libereco » de 2022, laŭ nova raporto publikigita merkredon fare de Internacia Amnestio. Tiuj manifestacioj eksplodis post la morto de Mahsa Amini, agresita de la polico de la moroj, ĉar ŝi malobservis la striktan vestokodon truditan al la virinoj en Irano.
La 120-paĝa raporto, nomita « They violently raped me »: Sexual violence weaponized to crush Iran’s "Woman Life Freedom" uprising », detaligas la seksajn perfortojn suferitajn de 45 personoj, inter kiuj 26 viroj, 12 virinoj kaj sep neplenaĝuloj post ilia aresto.
Dek ses el la 45 viktimoj, kiuj estas prezentitaj en la raporto estis seksperfortitaj. Ses virinoj, sep viroj, junulino 14-jara kaj du knaboj 16 kaj 17-jaraj figuras inter ili. Ses el tiuj personoj – kvar virinoj kaj du viroj – suferis kolektivajn seksperfortojn plenumintajn de grupo de viroj, kiu povis atingi 10 homojn. Internacia Amnestio kolektis ankaŭ informojn pri 29 viktimoj, kiuj suferis aliajn formojn de seksaj agresoj ol seksperfortoj.
La raporto malkaŝas, ke la aŭtoroj de tiuj seksperfortoj kaj aliaj seksaj agresoj estas membroj de la pasdaran (Islama Revolucia Gvardio), de la paramilitista forto Basij, kaj de la spionserva ministrejo, kaj ankaŭ de pluraj branĉoj de la polico.
Minacoj
Post sia liberigo, tri viktimoj plendis sed du estis devigitaj rezigni post minacoj de forkapto kaj/aŭ mortigo de ili aŭ iliaj proksimuloj fare de la sekurecaj fortoj. La tria persono estis ignorata dum pluraj monatoj kaj aŭdis de alta respondeculo, ke ŝi « konfuzis » korpajn traserĉadojn kun seksaj perfortoj.
La NRO precizigas, ke estas malfacile taksi la nombron de tiaj agoj, ĉar multaj viktimoj ne mencias ilin time « de stigmatizado kaj reprezalioj ». Internacia Amnestio raportis siajn konkludojn al la iranaj aŭtoritatoj la 24an de novembro, sed ricevis neniun respondon. Ĝis nun, la iranaj aŭtoritatoj nek kulpigis nek persekutis iun ajn reprezentanton de la Ŝtato pro la seksperfortoj kaj aliaj seksaj agresoj listigitaj en la raporto.