/image%2F0553642%2F20231215%2Fob_2d20d0_orban-putin.jpg)
14/12/2023
Mardon vespere, la hungara Parlamento adoptis serion da aranĝoj, kiu starigas aŭtoritatojn taskitajn protekti sin kontraŭ la « eksterlandaj enmiksiĝoj » en la balota procezo. Puno de enkarcerigo estas antaŭvidita.
La teksto estis aprobita de la Parlamento per vasta plimulto dominata de la partio "Fidesz" de Viktor Orban. Ĝia ekvalido estas antaŭvidita komence de februaro.
Destinita « protekti la suverenecon » de tiu centreŭropa lando, tiu leĝaro estas rigardata de la kritikantoj de la naciisma Ĉefminstro, kiel nova ofensivo por silentigi la civilajn voĉojn.
Speciala aŭtoritato, enskribita en la Konstitucio, estos starigita. Ĝi havos kiel mision « identigi kaj enketi pri la organizaĵoj, kiuj ricevas monon de eksterlande » cele al « influi la elekton de la voĉdonantoj ».
« Tiu leĝaro fermas la pordon al ĉia balota fraŭdo kaj antaŭvidas punojn ĝis tri jaroj da malliberejo por ĉiu, kiu uzadus fremdan monon en kampanjo », eksplikis en novembro Mate Kocsis, ĉefo de la parlamenta grupo de la partio "Fidesz".
La registaro regule akuzas Bruselon kaj « diversajn organizaĵojn, ke ili disdonas miliardojn da eŭroj » al la opozicio. Ĝi tiel drastigas sian ŝtataparaton antaŭ la municipaj kaj eŭropaj balotoj organizitaj en junio 2024.
Tiujn lastajn semajnojn, la kreado de tia aŭtoritato estigis multajn kritikojn.
La konsilio de Eŭropo maltrankviliĝis fine de novembro pro « risko » por la homaj rajtoj, kaj postulis de Hungario, ke ĝi rezignu.
Metita « sub la aŭtoritaton de la prezidento de la Respubliko post propono de la Ĉefministro », « Buroo por la defendo de la suvereneco » disponos pri « senlima aŭtoritato por peti tiklajn datumojn kaj privatajn informojn de iu ajn, sen kontrolo kaj sen eblo de juĝa apelacio », avertis la Komisaro pri Homaj rajtoj Dunja Mijatovic.
Pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj, inter kiuj "Internacia Amnestio" denuncis en komunikaĵo la volon de la registaro « silentigi la kritikajn voĉojn.»
« Ankaŭ ĵurnalistoj, entreprenoj, sindikatoj, klerikoj kaj municipoj povus esti celitaj », ili avertis.
Ankaŭ Usono, per la voĉo de ĝia ambasadoro en Hungario David Pressman, esprimis siajn zorgojn.
« La aŭtoritato havas mandaton, kies amplekso estas ekscesa », li jam opiniis komence de decembro, vortatakante tekston « kiu superas eĉ la rusian tekston pri la fremdaj agentoj. »
/image%2F0553642%2F20231215%2Fob_80d60c_registaro.jpg)
17/07/2023
Hungario: Marŝado de la fierecoj en Budapeŝto por protesti kontraŭ la malamikeco de la registaro