/image%2F0553642%2F20231225%2Fob_3076d3_gaza-winter-7.jpg)
25/12/2023
Sude de la palestina enklavo, la delokitaj Gazaanoj frontas la alvenon de la malvarmo kaj la mankon de bazaj varoj.
Tsahal petis de la loĝantoj de la nordo de la enklavo, ke ili forlasu siajn hejmojn por malproksimiĝi de la bataloj.
Akvo, nutraĵoj, medikamentoj kaj vestaĵoj mankas.
Alia Al-Samoni, delokito de Gaza-urbo: « Niaj vivoj estas nun tre tragikaj. Intensa malvarmo proksimiĝas. Mi kunportis kun mi somerajn vestaĵojn por miaj infanoj. Ili nenion havas, kaj kiam mi iras al la bazaro mi trovas nenion, eĉ brokantaĵoj ne estas disponeblaj. »
Moneir Khweter, delokita Gaza-urbo : « La okupacio devigis al ni truditan delokigon, kaj ni forlasis niajn hejmojn kaj havaĵojn. Hodiaŭ, ni kaj niaj gefiloj vivas en tendoj el nilono. Ni dece vivis en niaj domoj, sed hodiaŭ ni sentas nin humiligitaj, ni vivas sur la strato. Ni kolektas malnovajn vestaĵojn por vesti niajn infanojn kaj protekti ilin de la vintra malvarmo.»
« Ni ne scias kion fari de tiu situacio, kiom da tempo ĝi daŭros kaj kiom da tempo tiu sieĝo daŭros. »
Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la milito de Israelo kontraŭ la Hamaso puŝis sur la vojojn ĉirkaŭ 80% el la 2,4 milionoj da Gazaanoj.
/image%2F0553642%2F20231225%2Fob_b930a1_telechargement.jpg)
https://fr.euronews.com/2023/12/25/les-gazaouis-face-a-larrivee-du-froid
https://www.youtube.com/watch?v=WVt3fXpwoq4