Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 décembre 2023 3 27 /12 /décembre /2023 19:22
Mark Kerrison/In Pictures via Getty Images

27/12/2023

Enketo de la « New York Times », bazita sur satelitaj bildoj montras, ke la sudo de Gazaa-sektoro estis regule celita de tre potencaj bomboj. Kaj tio, dum Israelo petis de la civiluloj iri tien.   

Pli ol 200 bomboj ekstreme pezaj estis ĵetitaj fare de Israelo en la zono, kiu estis deklarita « sekura » por la civiluloj, sude de Gazaa-sektoro. Tio estas la konkludo de enketo de la New York Times, bazita sur bildoj de satelitoj kaj droneoj. Ŝajnas tiel, ke Tsahal uzis « sisteme » tiajn municiojn en teritorio supozate « sekura » dum la ses unuaj semajnoj de sia operaco kontraŭ la Hamaso.       

La usona ĵurnalo programis ilon de artefarita intelekto por analizi la bildojn kaj malkovri eblajn kraterojn. Poste, pli ol 1 600 rezultoj estis atente analizitaj fare de ĵurnalistoj, cele al eliminado de la falsaj pozitivoj kaj konservado de nur antaŭnelongaj krateroj, kiuj mezuras almenaŭ dek du metrojn da diametro. Tiu, kiuj « laŭ la ekspertoj, estas ĝenerale formitaj nur fare de bomboj de preskaŭ unu tuno » - 208 krateroj estis trovitaj. Pli da bomboj estis certe uzitaj, kiuj ne estis malkovritaj en tiu analizo.

Tiuj aparatoj, estas tiel potencaj, ke Usono « preskaŭ neniam uzas ilin en la zonoj dense loĝigitaj », laŭ la ekspertoj.

De post la komenco de la konflikto, Vaŝingtono tamen liveris pli ol 5 000 da ili al sia aliancano, eĉ se la Pentagono deklaris, ke ĝi antaŭnelonge altigis siajn liveradojn de bombo multe malpli peza sed tamen kapabla atingi subterajn celojn, kiel la tunelojn de la Hamaso.

Laŭ The New York Times, tiu enketo « sugestas, ke neniu sekureca loko ekzistis, eĉ por tiuj, kiuj obeis ĉiun ordonon de evakuado kaj ĉiun israelan konsilon. »

Responde al la ĵurnalo, porparolanto de la israela armeo deklaris interalie: « Tiaj demandoj estos studataj en posta etapo. »   

02/12/2023

Sude de Gaza-sektoro, la loĝantoj sub la israelaj bombadoj ne plu scias, kie kaŝiĝi

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/sude-de-gaza-sektoro-la-logantoj-sub-la-israelaj-bombadoj-ne-plu-scias-kie-kasigi.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }