Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 décembre 2023 1 18 /12 /décembre /2023 22:45

18/12/2023

La 18a de decembro estas la Internacia tago de la migrantoj, lanĉita en 2000 fare de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estas okazo dementi kelkajn kliŝojn, aparte koncerne la afrikajn migradojn, per memorigo de nombroj.   

La internacia migrado estas stabila, kompare kun la nombro de loĝantoj sur la planedo. Hodiaŭ ekzistas 280 milionoj da internaciaj migrantoj, nome de individuoj, kiuj loĝas en lando, kiu ne estas ilia naskiĝlando. Tio estas malpli ol 4% el la tutmonda loĝantaro. Tiu procento ne moviĝis de la 1960-aj jaroj.

Alia nombro: la eŭropaj migrantoj estas pli multnombraj ol la afrikaj migrantoj.

Eĉ se la nombro de afrikaj migrantoj, hodiaŭ 40 milionoj, kreskis ĝis 30% de post 2010, la eŭropaj migrantoj estas pli multnombraj laŭ absoluta valoro, kaj rilate al ilia demografia amaso.  

« Afriko reprezentas 16% el la tutmonda loĝantaro sed 14% el la migrantoj. Eŭropo reprezentas 10% el la tutmonda loĝantaro, sed preskaŭ 24% el la internacia migrado », memorigas Flore Gubert, esplordirektorino ĉe la Esplorinstituto por disvolviĝo kaj kun-direktorino de la Instituto Convergences Migrations.

 

La Afrikanoj migras antaŭ ĉio al alia lando de Afriko

Alia karakterizo de la afrika migrado: ĝi estas antaŭ ĉio interna al la kontinento. La okcidentafrikaj migrantoj ekzemple, iras antaŭ ĉio al aliaj landoj de Okcidenta Afriko. « El 100 Afrikanoj, kiuj forlasas sian landon devenintaj de Okcidenta Afriko, 70 restos en Afriko, substrekas Flore Gubert. Kaj el tiuj 70 homoj, la plejmulto elektos landon de la sub-regiono. 15 direktiĝos al Eŭropo, kaj 6 al Norda Ameriko. »            

La motivoj de la afrikaj migradoj estas ĉefe ekonomiaj, pli ol 80%. La  konsekvencoj estas pozitivaj por la akcepta lando pro la manko de personaro, kaj por la devena lando, ĉar ĝi ricevas monĝiradon, kiu konstante kreskas de post 2021 en Afriko (po 50 miliardoj da dolaroj jare). Tio reprezentas 1,5-oble la fremdajn investojn, kiuj ege malkreskis dum la sama periodo.         

Koncerne la afrikajn kontraŭleĝajn migrantojn, ili estas antaŭ ĉio migrantoj enirintaj kun vizo, sed ne sukcesis renovigi ilin.

La parto de migrantoj, kiuj enŝipiĝas sur improvizitaj ŝipoj al Eŭropo estas tre malgranda. Sed la nombro de viktimoj ĉiam estas tro alta, pli ol 27 000 mortis aŭ malaperis en la maron en daŭro dek jaroj.     

15/07/2023

Ŝippereoj en Mediteraneo: laŭ Unuiĝintaj Nacioj, 289 infanoj mortis de post la komenciĝo de la jaro 2023

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/sippereoj-en-mediteraneo-lau-unuigintaj-nacioj-289-infanoj-mortis-de-post-la-komencigo-de-la-jaro-2023.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }