05/12/2023
La prokuroraro de Honduro menciis vendredon, ke ĝi lanĉis arestmandaton kontraŭ nova suspektato en la murdo en 2016 de la indiĝena kaj medidefendantino Berta Caceres.
Kiel kunordigantino de la Civita konsilio de popolaj kaj indiĝenaj organizaĵoj, ŝi kontraŭis projekton de hidroelektra baraĵo sur la rivero Gualcarque (okcidente de Honduro). La justico pruvis, ke S-ino Caceres estis murdita pro tiu kialo komence de marto 2015, en la vilaĝo La Esperanza (okcidente de Honduro) fare de murdistoj, kiuj pafmortigis ŝin en ŝia domo meznokte.
Vendredon en komunikaĵo, la prokuroraro deklaris, ne malkaŝante la nomon, ke ĝi « starigis peton de persekuto akompanata de arestmandato kontraŭ alia homo implikita en la murdo ».
Ok personoj estis jam kulpigitaj koncerne la murdon, kiu laŭ la prokuroroj estis puno pro ŝia agado kontraŭ la projekto de hidroelektra baraĵo sur indiĝenaj teroj. El la ok homoj, sep estis kondamnitaj en 2018 al punoj de 30 ĝis 50 jaroj pro la murdo de Berta Caceres, kaj la provo de murdo kontraŭ meksika naciano, kiu tiam troviĝis kun ŝi.
Poste en 2020, Roberto David Castillo, ekzekutiva prezidanto de la entrepreno Desarrollos Energéticos (DESA) taskita pri la konstruado de la baraĵo, estis kondamnita ĝis 22 jaroj kaj duono da malliberejo. La Ĉefkortumo pri Justico de Honduro kondamnis tiun oficiron formitan ĉe la usona milita akademio de West Point, « pro lia partopreno al la murdo de la medidefendantino Berta Isabel Caceres Flores ».
Almenaŭ 177 medidefendantoj estis mortigitaj en la mondo en 2022, laŭ raporto de la NeRegistara Organizaĵo Global Witness publikigita en septembro 2023. Inter 2012 kaj 2022, tiu nombro superas 1900 murdojn. Latinameriko estas la plej tuŝita, kun preskaŭ naŭ mortintoj el dek.
05/12/2019
Honduro: de 30 ĝis 50 jaroj da malliberejo pro la murdo de la ekologiistino Berta Caceres
14/09/2021
En 2020, nova rekordo de murdoj kontraŭ medidefendantoj