Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2023 4 14 /12 /décembre /2023 10:23
MAHMUD HAMS / AFP

13/12/2023

Fotoj kaj video, dividita de ĵurnalisto de Al Jazeera, montras junulon kun akvo ĝis la kruroj, kun kadavro en la brakoj, vaganta sur la stratoj de la kampadejo de Jabalia, norde de Gazao. Tio estas plia dramo en la palestina enklavo kiu dronas, frapita de teruraj inundoj, dum 80% el la loĝantaro estis delokitaj pro la israelaj bombadoj. Kelkaj eĉ tendumas en improvizitaj tendoj.

« Pluvis ĝis la dua matene », eksplikas Asma. Kaj de tiam pluvego falas sur Gazaon. « Estas tro malvarme », ŝi aldonas. Ĉar sen elektro, la hejtilo ne funkcias. Asma kaj ŝiaj gepatroj plu havas domon en Ĥan Junis, sed en Gazao, ĉiuj ne havas tian bonŝancon. 

Plejparte el la loĝantaro estas sen havaĵoj, sub tendoj, faritaj el plastaj baŝoj kaj kovriloj. Kun la piedoj en la akvo kaj la koto, kun puriga sistemo difektita, elprovitaj de la ripetitaj militoj. De antaŭ semajnoj, la rubujoj preskaŭ ne estas kolektitaj, kaj ŝtopas la kanalaron detruitan de la bombadoj.

 

La plej terura periodo el la historio de la Palestinanoj de post 1948

« Tiu milito fortikigas min », diras Asma. Sed Gazao preskaŭ ĉiam estis infero, kaj ŝi ne plu deziras vivi tie: « Mi estas pli fortika, sed mi revas forlasi Gazaon. Eĉ antaŭ la milito, mi revis forlasi Gazaon, havi laboron aliloke, havi alian vivon ekstere de Gazao. »

Bombadoj, senigoj je akvo kaj nutraĵoj, malsanoj, kaj nun la vintro, kiu instaliĝas. Al tio aldoniĝas nun la malvarmo kaj la inundoj.     

« La Palestinanoj frontas la plej teruran periodon de sia historio de post 1948 », diris Philippe Lazzarini, direktoro de la agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por la rifuĝintoj de Palestino (UNRWA). 

01/11/2023

Unuiĝintaj Nacioj kvalifikas Gazaon « tombejo por miloj da infanoj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuigintaj-nacioj-kvalifikas-gazaon-tombejo-por-miloj-da-infanoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }