22/12/2023
De aprilo, la bataloj kiuj furiozas en Sudano inter la armeo kaj la paramilitistoj, delokis de nun 7,1 milionojn da personoj, menciis ĵaŭdon porparolanto de Unuiĝintaj Nacioj, priskribante ĝin kiel « la plej gravan delokigon en la mondo ».
La milito inter la ĉefo de la armeo, la generalo Abdel Fattah al-Burhan, kaj lia kunhelpanto, la generalo Mohamed Hamdane Dogolo, ĉefo de la tre timindaj RSF, plivastiĝis pasintsemajne al la Ŝtato Al-Gezira centrokcidente de la lando, ĝis nun domaĝita, kaj proksimiĝas al la urbo Vad-Medani, uzata kiel humanitara platformo kaj rifuĝejo por precedencaj delokitoj.
Laŭ la Internacia Organizaĵo por Migradoj (IOM), ĝis 300 000 personoj fuĝis Vad-Medani-n, dum bataloj alproksimiĝis. « Post tiuj novaj delokitoj, la nombro de tiuj ĉi superas 7,1 milionojn », inter kiuj 1,5 miliono rifuĝis en la najbaraj landoj, precizigis Stéphane Dujarric, porparolanto de la ĝenerala sekretario de UN.
Laŭ la UNICEF, « en malpli ol semajno », almenaŭ 150 000 infanoj estis devigataj fuĝi sian hejmon el la Ŝtato Al-Gezira. « Niaj kolegoj en Sudano aŭdis terurajn rakontojn fare de virinoj kaj infanoj por atingi Medani-n », komentis la direktorino de la UNICEF Catherine Russell en komunikaĵo.
« Kaj nun, kiam tiuj ĉi infanoj unufojon pli estis devigataj fuĝi, eĉ tiu malfortika impreso de sekureco eksplodas. »
« Neniu infano devus travivi la abomenaĵojn de milito », ŝi aldonis.
/image%2F0553642%2F20231222%2Fob_f96d72_img-20180105-111330.jpg)
/image%2F0553642%2F20231222%2Fob_26638e_junulinoj.jpeg)
/image%2F0553642%2F20231222%2Fob_0275b2_migrantoj.png)