31/12/2023
Tio estas la 13a sinsekva manifestacio de post la anonco de la rezultoj de la deputitaj kaj lokaj balotoj. Tiuj Serboj postulas nuligon de la balotoj, cele al organizado de novaj balotoj post ses monatoj.
Ili senlace postulas nuligon de la balotoj kaj atentajn enketojn. Miloj da Serboj surstratiĝis, sabaton 30an de decembro, centre de Belgrado por protesti kontraŭ la fraŭdoj, kiuj makulis laŭ ili la deputitajn balotojn de la 17a de decembro gajnitaj de naciisma dekstro. Tio estas la 13a sinsekva manifestacio de post la anonco de la rezultoj de la deputitaj kaj lokaj balotoj, laŭ kiuj la partio SNS (naciisma dekstro) de la serba prezidento Aleksandar Vučić, kiu regas de 2012, gajnis per 46% el la voĉoj kontraŭ 23,5% por la opozicia opozicio.
La opozicio kontestis tiujn rezultojn kaj menciis multajn neregulaĵojn. Interalie la fakto, ke laŭ ĝi, Serboj de Bosnio estis kontraŭleĝe permesataj baloti en la ĉefurbo. La internaciaj observantoj ankaŭ menciis multajn neregulaĵojn.
« Tiuj balotoj estu nuligitaj »
La manifestacio de sabato estis organizita de grupo de intelektuloj, artistoj kaj famuloj, "ProGlass" (vortludo, kiu signifas samtempe « proklamo » kaj « por-baloto »). "Pro-glass" komencis sian kampanjon favore al la baloto. Ĝia proklamo transformiĝis poste al protesto kontraŭ la fraŭdoj. Sed la protestantoj kolektiĝintaj sabaton estis diversaj, de la ĉefa opozicia koalicio « Serbio kontraŭ perforto » ĝis grupoj de studentoj kaj junuloj, kiuj manifestacias de pli ol du semajnoj.
Kompakta homamaso kolektiĝis sur simbola loko, ĉirkaŭ la fontano Terazije, ligita en la memoroj al la kvar tagoj da manifestacioj de marto 1991, la unuaj vastaj protestadoj kontraŭ la ĉi-epoka potenca viro, Slobodan Miloŝeviĉ.
La homamaso aklamis aparte la gvidantinon de la opozicio, Marinika Tepiĉ, kiu malsatstrikas de la 18a de oktobro. Ŝi estis helpata por supreniri la podion.
« Ĉio estis jam dirita. Tiuj balotoj estu nuligitaj », ŝi diris, antaŭ ol iri al la malsanulejo kaj anonci, ke ŝi metas finon al sia malsatstriko.