Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2023 6 09 /12 /décembre /2023 22:42
REUTERS - MARIANA NEDELCU

09/12/2023

Tagon antaŭ la investo de la nova argentina prezidento, Javier Milei, la defendantoj de Homaj rajtoj maltrankviliĝas pro la estonto de la leĝo adoptita en 2020, kiu legalizas abortigon. Ĝi estis akirita post senprecedenca mobilizado de la argentinaj virinoj.

La argentina verda ondo estas en alarmstato. La ultraliberalulo Javier Milei, investita kiel prezidento de la Respubliko de Argentino dimanĉon 10an de decembro, atakas rajton pri abortigo.

La laŭleĝigo de abortigo estis akirita en 2020 fare de giganta reto de mobilizado, kiu adoptis verdan fulardon kiel simbolon. Tri jarojn poste, tiuj miloj da argentinaj virinoj pretas rekomenci la lukton.

Martha Rosenberg, fondinto de unu el la partopreninto al la verda ondo ne estas surprizita pri tiu volo de la nova argentina prezidento reekzameni la leĝon, kiu legalizis abortigon: « Ni neniam opiniis, ke la baloto de la leĝo garantios la rajton, ŝi diras. De post la baloto de la leĝo, movadoj organiziĝis, radikaliĝis por formi opozicion », asertas la feminisma aktivulino. Ankaŭ Martha Rosenberg ne tre maltrankviliĝas, ĉar laŭ ŝi « nia politika kapitalo estas kapitalo de popola mobilizado ».

 

La ministrejo de la Virinoj estis ĵus malfondita

La religiaj konservativaj movadoj historie opoziciantoj al abortigo havas hodiaŭ rektan rilaton kun la potenco. Ili jam akiris nuligon de la ministrejo de la Virinoj. Sed aliaj damaĝoj estas atendataj, avertas Mailen, membro de feminisma organizaĵo: « Ĉiuj niaj kamaradinoj estas teruritaj pensante pri tio, kio povus okazi, sed krom ili, ĉiuj defendantoj de Homaj rajtoj sentas sin minacitaj ». Javier Milei lanĉis tre agresemajn atakojn kontraŭ tio, kion li nomas « la plago de la homaj rajtoj », substrekas Mailen.

La leĝo pri abortigo apartenas al la teksto, kiun Javier Milei intencas modifi per plebiscito por eviti blokadon de la Kongreso.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }