Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 décembre 2023 7 24 /12 /décembre /2023 18:56
Cristina Sille, Reuters

24/12/2023

La argentina registaro postulas 60 milionojn da pesoj, nome ĉirkaŭ 73 000 dolarojn al la organizantoj de la unua kolektiĝo kontraŭ la aŭstereca politiko de la nova prezidento Javier Milei. La sumo devas ebligi kompenson de la elspezo engaĝita de la Ŝtato por sekurigi la manifestacion.         

En Argentino, la sociaj movadoj estas petitaj pagi. La organizintoj de la unua kolektiĝo kontraŭ la registaro de la nova prezidento Javier Milei, pasintan merkredon de Bonaero, estos devigataj kompensi la elpezojn ligitajn al la mobilizado de la policistoj, anoncis vendredon 22an de decembro, la porparolanto de la prezidenteco.

La kosto de tiuj elspezoj, kiu inkludas la mobilizadon de kvar sekurecaj fortoj – federala polico, municipa polico, flughavena polico, ĝendarmaro -, estis taskita ĝis 60 milionoj de pesoj, nome 73 000 dolaroj laŭ la oficiala kurzo.

« La fakturo estos transdonita al la sociaj movadoj ». Il estos « petitaj preni sur sin la kulpon de tiu elspezo, kiu ne koncernas la civitanojn », aldonis la porparolanto Manuel Adorni.

La registaro jam anoncis pasintsemajne, ke tiuj elspezoj estos transprenitaj de la organizintoj.

 

Strikta aŭstereca politiko

Kelkajn tagojn post la investo de la ultra-liberalulo, miloj da personoj manifestaciis centre de la argentina ĉefurbo alvoke de maldekstraj organizaĵoj.

Denuncante la aŭsterecan programon de la registaro, la manifestaciantoj estis enkadrigitaj de impona sekureca aranĝo, kritikita de la organizintoj.

« Tio memorigas al mi la diktaturon », komentis tiam Eduardo Belliboni, gvidanto de la organizaĵo Polo Obrero.         

21/12/2023

« Tio similas diktaturon »: en Argentino, unuaj manifestacioj kontraŭ la politiko de Javier Milei okazis, enkadrigitaj de grava polica aranĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/tio-similas-diktaturon-en-argentino-unuaj-manifestacioj-kontrau-la-politiko-de-javier-milei-okazis-enkadrigitaj-de-grava-polica-arango.html

09/12/2023

Argentino: la alveno de Javier Milei ĉe la potenco maltrankviligas la defendantojn de Homaj rajtoj, kaj aparte de rajto pri abortigo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/12/argentino-la-alveno-de-javier-milei-ce-la-potenco-maltrankviligas-la-defendantojn-de-homaj-rajtoj-kaj-aparte-de-rajto-pri-abortigo.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }