22/11/2023
Tomatsupo ĵetita al pentraĵo de Vincent Van Gogh. Vojoj kaj stratoj blokitaj fare de ekologiistaj aktivuloj. Temas pri Just Stop Oil, tiuj britaj aktivuloj konataj pro iliaj spektaklaj kaj neperfortaj agoj. Du el ili estis ĵus kondamnitaj ĝis du kaj tri jaroj da malliberejo. Unuiĝintaj Nacioj sin deklaras maltrankvilaj pro tiu puno tiel longa, kaj dubas pri ĝia malinstiga efiko.
Pasintjare, Morgan Trowland 40-jara, kaj Marcus Decker 34-jara, eskaladis la ponton Elizabeth II en Londono. Sekve de tio, la trafiko estis tute blokita dum pli ol 24 horoj.
La unua estas profesoro, la alia inĝeniero. Ili apelaciis tiun justican decidon. En daŭro de 18 monatoj da ekzistado, unuafoje aktivuloj de "Just Stop Oil" ricevas tiel longan punon. Kutime, tiuj aktivuloj trapasas averaĝe tri semajnojn en malliberejo.
« Tiu lando ne subtenas mian rajton manifestacii »
Tio neniam okazis, eksplikas Fiona, porparolantino de la movado: « Se mi paŝas sur strato, aŭ se mi ekmanifestacias, mi povas esti arestita. Mi vivas en lando, kiu ne plu subtenas mian rajton manifestacii. »
Nova leĝo pri publika ordo, valida de antaŭ kvar monatoj, ebligas limigi la malordigajn manifestaciojn. Konsekvencoj: la arestoj estas pli multnombraj, kaj la enkarcerigoj pli longaj.
Tio povas fariĝi katastrofa, memorigas Fiona, ĉar Marcus, kondamnita ĝis du jaroj da malliberejo, edziĝinta kaj familiestro ne havas britan naciecon. « Li riskas elpeladon de Unuiĝinta Reĝlando, daŭras la porparolantino. Li tamen agadis pacmaniere, petante haltigon de ĉia nova petrol- kaj gas- projekto.»
Unuiĝinaj Nacioj timas, ke tia kondamno bridas la kontestojn. La brita registaro sin pravigas asertante, ke la leĝo kongruas kun la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj.
03/10/2023
Klimato: TotalEnergies estas celata de kriminala plendo pro petrolaj projektoj en Tanzanio kaj Ugando
20/09/2923
Biodiverseco: sciencistoj alarmas pri perdo de tutaj branĉoj de la « arbo de vivo »
28/07/2023
De Usono ĝis Grekio, la norda hemisfero spertas ekstreman klimaton