Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2023 6 11 /11 /novembre /2023 22:23
AP - Efrem Lukatsky

11/11/2023

En Ukrainio, ĉi tiun 11an de novembro markas la unuan datrevenon de la liberigo de Ĥersono, sud-oriente de la lando. Jaron poste, la urbo plu travivas rusiajn bombadojn.

Antaŭ precize jaro, la 11an de novembro, la urbo Ĥersono, situanta sur la bordoj de la rivero Dnepro, estis liberigita post pli ol ok monatoj de rusia okupacio. Ĥersono estis la unua granda urbo kaj la sola regiona ĉefurbo konkerita de la Rusianoj komence de ilia invado komencita en februaro 2022. La trankviliĝo kaj la esperoj de rapida liberigo de la regiona cetero tiam estis grandega.

Sed la bombadoj anstataŭigis la ĉeeston de la rusiaj soldatoj kaj ĉiutagaĵo de turmentado, de arbitraj enkarcerigoj kaj torturoj.

Ĉiutage, dekoj da eksplodoj tondras en la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, ofte pafitaj de la alia bordo, plu okupaciata de la Rusianoj, tiel ke multaj loĝantoj forlasis la urbon post ĝia liberigo.

 

Urbo forlasita de siaj loĝantoj

En daŭro de jaro, 9 500 frapoj tuŝis la urbon kaj ties ĉirkaŭaĵojn, mortigante preskaŭ 200 civilulojn, menciis la regiona administrado. Laŭ la NRO "Kuracistoj sen landlimoj", 80% el la kuracaj strukturoj en la regiono de Ĥersono estas detruitaj aŭ damaĝitaj.

Antaŭ la milito, Ĥersono estis unu el la ekonomiaj centroj de la sudo de Ukrainio, la urbo enkalkulis preskaŭ 280 000 loĝantojn, nur 60 000 plu restas. Miloj da loĝantoj forlasis la urbon ekde ĝia liberigo. Poste la eksplodo de la baraĵo de Kakovko pasintan 6an de junio, kaj la inundoj kiuj sekvis en parto de la urbo, venkis la rezistadon de miloj da aliuloj.

En tiu datrevena tago, la ĉefo de la regiona milita administrado atentigis la loĝantojn pri novaj bombadoj. Siaflanke, la prezidento Volodimir Zelenskij promesis, ke la milita buĝeto de 2024 antaŭvidas elspezojn por pli bona protekto de la urbo.      

03/11/2023

Milito en Ukrainio: Kijivo denuncas la plej vastan rusian atakon de post la jarkomenciĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/milito-en-ukrainio-kijivo-denuncas-la-plej-vastan-rusian-atakon-de-post-la-jarkomencigo.html

18/10/2023

La detruado de la baraĵo de Kakovko okazigis preskaŭ 14 miliardojn da dolaroj da damaĝoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/la-detruado-de-la-barajo-de-kakovko-okazigis-preskau-14-miliardojn-da-dolaroj-da-damagoj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }