Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2023 2 28 /11 /novembre /2023 19:27

28/11/2023

En la 60aj jaroj, Danio provis redukti la naskiĝprocenton en tiu arkta teritorio, kiu estis antaŭe ĝia kolonio.

67 virinoj naskiĝintaj en Gronlando petis de Danio monkompenson. Ili postulas po ĉirkaŭ 40 200 eŭrojn.

Kelkaj el ili estis apenaŭ adoleskantinoj, kiam oni instalis ĉe ili, sen ilia konsento, enuteran kontraŭkoncipilon, kiu malhelpas gravedecon dum 10 jaroj.

Fine de la 60-aj jaroj, Kopenhago starigis kontraŭkoncipan politikon por limigi la naskiĝojn en tiu arkta teritorio, tiam superrigardita de Danio, kvankam ĝi ne plu estis kolonio ekde la jaro 1953.

Serio de registroj eldonitaj en printempo 2022 fare de la danaj radio kaj televido, « DR », malkaŝis la amplekson de tiu kampanjo, kiam Danio kaj Gronlando, kiu akiris statuson de memstara teritorio en 2009, esploris sian estinton.

Enketkomisiono pri tiu politiko, lanĉita pasintjare, publikigos sian rezulton en 2025. Sed la virinoj volas pli fruan reparacion.

« Ni ne volas atendi la rezultojn de la enketo », deklaras la psikologiistino Naja Lyberth, iniciative de la peto pri monkompenso.

« Ni maljuniĝas. La plej maljunaj inter ni, kiuj ricevis enuterajn kontraŭkoncipilojn en la 60aj jaroj, naskiĝis en la 40aj jaroj. Ili proksimiĝas 80-jaraj », ŝi eksplikas. « Ni volas agadi nun. »

Dum la 60aj kaj 70aj jaroj ĉirkaŭ 4 500 junaj Inuitoj ricevis enuteran kontraŭkoncipilon sen konsento de ili aŭ tiu de sia familio.            

Granda nombro de virinoj ignoris, ke ili havis kontraŭkoncipilon, kaj ĝis antaŭnelonge la gronlandaj ginekologoj trovis kontraŭkoncipilojn ĉe virinoj, kiuj ne konsciiĝis pri ĝia ĉeesto, laŭ Naja Lyberth.

« Tute klaras, ke la registaro malobservis la leĝon, ne respektante Homajn rajtojn kaj plenumante gravajn ekscesojn kontraŭ ni », ŝi asertas.  

Naja Lyberth asertas, ke la registaro rifuzos iliajn petojn atende de la rezultoj de la enketo, tiam la afero estos submetata ĉe tribunaloj.

En 2022, ses Inuitoj akiris ekskuzojn kaj monkompensojn, pli ol 70 jarojn post apartigo el siaj familioj por partopreni eksperimenton celante formi danan eliton sur la insulo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }