Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2023 2 07 /11 /novembre /2023 14:44

07/11/2023

La aktivuloj kaj membroj de la sindikato de la kajutpersonaro JSSSV de Air Serbia suferas senprecedencan premon pro siaj sindikataj aktivecoj kaj riskas gravajn malpromociojn. Ni opinias, ke tia timigo ne estas digno en ia ajn cirkonstancoj kaj aparte en entrepreno, kiu grandparte apartenas al la Ŝtato. Ni alvokas al internacia solidareco kun la kajutpersonaro JSSSV de Air Serbia.

Retmesaĝo:

Sindikatismo estas rajto, ne krimo. La direkcio de Air Serbia ĉesigu ĉian premon kaj timigon kontraŭ la membroj de la sindikato JSSSV kaj reenpostenigu la kolegojn, kiuj riskas malpromociojn. La asocia libereco kaj la rajto de la laboristoj organiziĝi kaj kolektive intertraktadi estas fundamentaj rajtoj enskribitaj en la ĉefaj internaciaj konvencioj kaj ĉartoj, kaj en la serba juro. Mi petas de Air Serbia, ke ĝi respektu la rajton al organizado kaj promociu la socialan dialogon. Mi alvokas la serban registaron garantii la socialajn rajtojn kaj respekti la rajtojn de la laboristoj  ene de d'Air Serbia.            

Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transportlaboristoj (ETF), tuteŭropa sindikata organizaĵo, kiu grupigas la transportsindikatojn en Eŭropa Unio, Eŭropa Ekonomia Areo kaj landoj de centra kaj orienta Eŭropo. La ETF reprezentas pli ol 5 milionojn da transportlaboristoj de pli ol 200 transportsindikatoj en 38 eŭropaj landoj. Tiuj laboristoj ĉeestas en ĉiuj sektoroj de la transportindustrio, surtere, enmare kaj enaere.              

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }