29/11/2023
En Panamo, la Ĉefkortumo deklaris kontraŭkonstitucia leĝon, kiu ratifikas gigantan minkontrakton kun kanada entrepreno. Tiu juĝo estis aparte atendata, post pli ol monato da krizo, kiu vaste blokis la aktivecon en la tuta lando.
Mardon matene, frumatene, strikantoj kaj manifestaciantoj celebris tiun anoncon. De pli ol du semajnoj, la tutan tagon, opoziciantoj al la minprojekto stariĝis alterne antaŭ la Ĉefkortumo. De post vendredo, la premo plu kreskis, kiam la naŭ juĝistoj komencis sian kunsidon, vigle debatante, kelkfoje ĝis la nokto.
Finfine, ili opiniis unuanimece, ke la minkontrakto subskribita de la panama registaro kun la kanada societo "Quantum Minerals" estas kontraŭkonstitucia.
Tiu kontrakto, ratifikita per parlamenta leĝo, sed vigle kritikata pro ties naturmediaj konsekvencoj kaŭzis koleron de la loĝantaro, kiu vaste mobiliziĝis por aŭdigi sin, per blokadoj de la trafiko enurbe kaj sur la naciaj vojoj, kaj ankaŭ per multaj strikantaj sektoroj.
Simila kontrakto jam estis deklarita kontraŭkonstitucia en 2017
La decido de la Ĉefkortumo ne estas granda surprizo, ĉar jam en 2017 ĝi jam deklaris kontraŭkonstitucia similan kontrakton, por la simila minprojekto. Sed la aŭtoritatoj tiam atendis kvin jarojn antaŭ ol efektivigi tiun juĝon, kaj la ekspluatado de la kupro povis komenci, antaŭ ol nova kontrakto estu intertraktita.
Denove ĉifoje, la konflikto povus pludaŭri, ĉar tiujn lastajn tagojn, "Quantum Minerals" jam avertis, ke ĝi apelacios por akiri internacian arbitracion. La situacio do ne estas tute solvita, des pli ke la panamaj aŭtoritatoj konformiĝu nun al tiu decido, kaj ĉefe devas devigi ĝin al la kanada societo, kiu ne intencas rezigni la minejon, ekspluatatan de 2019, kaj kiu devis funkcii pluajn 20 jarojn, renovigeblajn 20 jarojn pliajn.
26/10/2023
Panamo: la polico kolizias kun manifestaciantoj, kiuj protestas kontraŭ minejo ekspluatata de kanada societo