30/11/2023
Almenaŭ 300 000 viroj estas nun engaĝitaj de Rusio en la ukraina fronto
Post 14 monatoj da mobilizado, edzinoj kaj fratinoj de mobilizitaj soldatoj postulas ilian revenon. La militistoj havas tre malmulte da forpermesoj kaj la mortintoj atingas altan nombron, eĉ se nenia oficiala statistiko ekzistas. Ne unuafoje la rusia potenco frontas protestadojn de la virinoj, kiuj estis malpli aŭdeblaj tiujn lastajn monatojn. Ilia movado, kiu ŝajne naskis en la sociaj retoj, krekas en pluraj urboj.
En la mesaĝilo Telegram, la kanalo kiu kolektas tiujn virinojn nomiĝas « la vojo al saĝeco » kaj enkalkulas ĉirkaŭ 14 000 abonantojn. En pluraj urboj de Rusio, virinoj eĉ manifestaciis por postuli revenon de siaj mobilizitaj edzoj aŭ fratoj. Sed ili ja atentas ne tro firme kritiki la politikon de la registaro, kiel tiu virino, kiu enretigis tiun ateston senkaŝe: « persone, mi ne kontraŭas la specialan militan operacon, sed estas tute maljuste, ke de dek kvar monatoj, ili plenumas la laboron de profesiaj militistoj senfine kaj sen anstataŭigo, kiel sklavoj. »
« Mi tutsimple ne komprenas, kiel tio povas okazi. Ĉu vere ne eblas efektivigi anstataŭigon en tiel vasta lando, kie vivas pli ol 68 milionoj da viroj? » - Rusia virino en Telegram.
Tiu movado estas malfacile nombrebla. Ĝi ne ŝajnas amasa, tamen ne marĝena. Ĉefe, la sendita mesaĝo povus esti problemo por la rusia potenco. Postulante rotacion por la mobilizitoj, tiuj virinoj substrekas la okulfrapajn neegalecojn de la rusia socio. La batalantaj soldatoj ofte devenas de la plej malriĉaj regionoj aŭ klasoj de la lando.
Rotacio ne estas planita de la aŭtoritatoj
Sed tiu movado estigis nenian oficialan reagon, kaj la reveno hejmen de la mobilizitoj ŝajnas malpli ol iam en la tagordo. La bataloj furiozas, interalie en la regiono de Ĥersono, kie rusiaj soldatoj eldonis videon en la sociaj retoj.
Ili protestas kontraŭ la sinteno de sia hierarkio post la grava homa perdo defende de insuloj situantaj sur la rivero Dnepro: « La komandanto de la bataliono rifuzas rotacion. Ili ne lasas nin ripozi, devigas nin iri sur la insulojn. Neniu iros. Jes ni ne timas, neniu iros sur la insulojn. Sed ili volas, ke ni iru, ke ili sidu kun ni en la ŝipo, kaj ni navigos al la insuloj. »
Ĉi tiun semajnfinon, la edzinoj de soldatoj provis organizi manifestaciojn en kelkaj urboj. Ili ĉiuj estis oficiale malpermesitaj pro la Kovima pandemio.
/image%2F0553642%2F20231130%2Fob_d1a366_konflikto.jpg)
25/11/2023
Milito en Ukrainio: Kijivo asertas, ke 71 droneoj estis detruitaj kaj denuncas la plej vastan rusian atakon de post la komenco de la konflikto
/image%2F0553642%2F20231130%2Fob_4cd878_7firw6m2xrhyho6mkbesm4yyhy.jpg)
/image%2F0553642%2F20231130%2Fob_6f1fbf_agento.jpg)
/image%2F0553642%2F20231130%2Fob_bfbc8f_en-ukrainio.jpg)