25/11/2023
Bildo: Loĝantoj kolektas rompitajn vitrojn post la eksplodo de rusia droneo detruita, en korto de rezidaj konstruaĵoj en Kijivo, la 25an de novembro 2023.
Plejparte de la aparatoj estis detruitaj en la regiono de la ukraina ĉefurbo. Kvin personoj, inter kiuj infano 11-jara estis vunditaj dum tiu ofensivo, asertis sabaton la surlokaj aŭtoritatoj. Kijivo akuzas Moskvon, ke ĝi kondukis en la nokto de vendredo 24a ĝis sabato 25a de novembro sian plej gravan atakon de rusiaj droneoj kontraŭ la ukraina ĉefurbo de post la komenco de la invado de Ukrainio komencita la 24an de februaro 2022. La ukraina aerarmeo asertis, ke ĝi detruis 71 atakdroneojn el tipo Ŝahed. « Plejparte el ili estis detruitaj en la regiono de Kijivo », ĝi anoncis en la sociaj retoj. Kvin personoj, inter kiuj infano 11-jara estis vunditaj dum tiu ofensivo, deklaris la surlokaj aŭtoritatoj de Kijivo.
Damaĝoj en la ukraina ĉefurbo
Aeralarmo en Kijivo daŭris ses horojn. La falaĵoj de droneaj rompitaĵoj estigis incendiojn kaj damaĝis konstruaĵojn, asertis la urbestro de Kijivo, Vitali Kliĉko. « La malamiko plu semas teroron », li bedaŭris. La atako ankaŭ provokis grandskalajn elektrajn interrompojn en la ĉefurbo. « Konsekvenco, 77 rezidaj konstruaĵoj kaj 120 konstruaĵoj en la centra parto de la urbo estas senigitaj je elektro », detaligis la ukraina ministrejo pri Energio.
Atako ĉe la momento de la memorfesto pri Holodomoro
La atako okazas ĉe la momento de memorfesto pri la Holodomoro fare de Ukrainio. Tiu malsato estis provokita en la lando fare de la Sovetoj antaŭ 90 jaroj (1932-1933). Ĝi kaŭzis la morton de pluraj milionoj da personoj. « Pli ol 70 droneoj Ŝahed dum la nokto de la memorfesto pri Holodomoro (...). La rusiaj regantoj fieras pri sia kapablo mortigi », reagis la ukraina prezidento, Volodimir Zelenskij, en la retaj socioj.
« Ne eblas » pardoni la Holodomoron
Laŭ komunikaĵo de la ukraina prezidenteco publikigita okaze de tiu memorfesta tago, la Ŝtatestro reasertis aliparte, ke « forgesi, kompreni kaj ĉefe pardoni la terurajn krimojn de genocido suferitajn de la Ukrainoj en la 20a jarcento, ne eblas ».
/image%2F0553642%2F20231125%2Fob_e4d290_file.jpg)
/image%2F0553642%2F20231125%2Fob_e1e31b_holomodoro.jpg)
/image%2F0553642%2F20231125%2Fob_54ea02_cheestas.jpg)