Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 novembre 2023 2 14 /11 /novembre /2023 16:23
AHMAD GHARABLI / AFP

14/11/2023

La morto de israela-kanada pacista aktivulino 74-jara, Vivian Silver, kiu  malaperis de post la atako de la Hamaso la 7an de oktobro, estis konfirmita, deklaris lundon en Toronto israela diplomato.

« Tragika novaĵo: Vivian Silver, la kanada-isralea pacista aktivulino, kiun oni supozis ostaĝo, fakte estas mortinta. Ŝi estis murdita de la Hamaso en la kibuco Beeri », anoncis en la socia reto X la israela ĝenerala konsulo Idit Shamir.

« Kanado ploras ŝian morton », skribis ankaŭ en X la kanada ministrino pri Fremdaj aferoj Mélanie Joly, priskribante Vivian Silver kiel « fiera Israela-Kanadanino, kiu aktivis sian tutan vivon por Paco ».

La filo de Vivian Silver, Yonatan Zeigen, 35-jara, kiu vivas en Tel-Avivo, jam ekplikis kelkajn tagojn post la atako, ke li parolis telefone kun ŝi dum la atako de la kibuco.

Sabaton la 7an de oktobro ĉirkaŭ 11H00 (08H00 GMT), « ni interkontaktis telefone kaj ŝi mesaĝis "Ili estas en la domo" », li eksplikis. « De tiam, nenio pli ».

« Ŝi luktas por justico, ŝi estas mirinda patrino kaj avino », li aldonis.

Vivian Silver efektivigis help-programojn por la loĝantoj de Gazao kaj helpis ilin ricevi flegadon en Israelo.

Laŭ la lastaj informoj komunikitaj fare de israelaj aŭtoritatoj, ĉirkaŭ 240 personoj estis forkaptitaj kaj kondukitaj al Gazao kiel ostaĝoj dum la ofensivo de la Hamaso, kiu okazigis ĉirkaŭ 1 200 mortintojn, plejparte israelajn civilulojn.         

Laŭ la ministrejo pri de Sano de la Hamaso, la israelaj bombadoj kontraŭ Gazao mortigis 11 240 personojn, plejmulte civilulojn, inter kiuj 4 630 infanojn.

Ŝi gajnis multajn premiojn pro sia engaĝiĝo favore al paco kaj partoprenis en 2014 al la kreado de israela feminisma kaj pacisma movado, Women Wage Peace, kiu enkalkulas pli ol 45 000 membrojn.      

05/10/2023

En Jerusalemo, miloj da Israelaninoj kaj Palestinaninoj manenmane por la paco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/en-jerusalemo-miloj-da-israelaninoj-kaj-palestinaninoj-manenmane-por-la-paco.html

10/11/2023

« Homoj estu miksitaj »: en tiu restoracio norde de Israelo, judoj kaj islamanoj rifuzas la dividon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/homoj-estu-miksitaj-en-tiu-restoracio-norde-de-israelo-judoj-kaj-islamanoj-rifuzas-la-dividon.html

12/11/2023

Milito Israelo-Hamaso: la malsanulejoj de Gazao, epicentro de la bataloj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/milito-israelo-hamaso-la-malsanulejoj-de-gazao-epicentro-de-la-bataloj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }