Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 novembre 2023 5 10 /11 /novembre /2023 22:27
Willy Moreau / RADIOFRANCE

10/11/2023

En Israelo, kie 20% de la loĝantaro estas arabaj, voĉoj stariĝas por unuiĝo, malgraŭ la hororoj de la alfrontiĝoj. En Akko, en unu el la plej famaj restoracioj de la lando, judoj kaj islamanoj laboras kune.

Ĉu la dialogo plu eblas post monato da milito kaj miloj da mortintoj ? En Israelo, kelkaj rifuzas la dividon. Tio estas la kazo norde de la lando en la historia centro de Akko. Juda restoraciisto dungadas Islamanojn originajn de Palestino.

Uri Buri estas unu el la plej famaj restoracioj de Israelo, fronte al la maro proksime de historiaj remparoj. En tiu populara kvartalo plejparte islama, Uri Jeremias, la dunganto, stariĝas malantaŭ la verŝtablo. « Estas trankvila », li substrekas. Lia kuirejo estas tute nova. Ĝi estis rekonstruita post la incendio de lia restoracio atakita dum antaŭaj israela-palestinaj streĉiĝoj pro la miksaĵo, kiun ĝi reprezentas, . « Kion ni faras en tiu restoracio, esta pruvo de la koncepto : akceptu kaj respektu ! aldonas Uri. Ĉi tie laboras Araboj, kristanoj, islamanoj, judoj… kiu volas labori estas bonvena. »

De post la komenciĝo de la milito kaj la proksima minaco de la libana Hizbulaho, la restoracio plenas nur je 10% el sia kutima vizitado. La fridujoj estas apenaŭ plenaj, sed la salajruloj plu servas. Ĉe la menuo ĉi tiu tagon, estas fungosupo. « Tio estas miksaĵo, pluraj sortoj de fungoj, pluraj gustoj. La nutraĵo kaj la homoj estu miksitaj. » Tiu miksaĵo ŝajnas malfortika, kiel anomalio 200 metrojn for la juda kvartalo. La urbo ŝajnas duondividita.     

31/10/2023

Israelo: Neve’ shalom aŭ Wahat as-Salam, oazo por vivi kunkune

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/israelo-neve-shalom-au-wahat-as-salam-oazo-por-vivi-kunkune.html

05/10/2023

En Jerusalemo, miloj da Israelaninoj kaj Palestinaninoj manenmane por la paco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/en-jerusalemo-miloj-da-israelaninoj-kaj-palestinaninoj-manenmane-por-la-paco.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }