24/11/2023
Ĵaŭdon 23an de novembro, pluraj asocioj publikigis raporton pri la policaj perfortoj kontraŭ la migrantoj, interalie en Parizo. Hodiaŭ, tiuj perfortoj estas juĝataj vaste subtaksitaj. Laŭ la raporto, de post 2015, 450 kazoj de perfortoj kontraŭ ekzilitaj personoj, kiuj vivas sur la stratoj en francilio estis listigitaj, kvankam la realo estas pli grava, laŭ ili. Laŭ la asocio, tiu perforto fakte estas sistema praktiko en la polico.
La laboro de la "kolektivo de asocioj Aliro al rajto" estas senprecedenca, kaj estis malfacile realigebla: estis necese listigi en la sama dokumento la diversajn rektajn atestojn de viktimoj de policaj perfortoj, de la asocioj, kiuj laboras surterene kun tiuj ekzilitoj. Kontribuis ankaŭ franciliaj loĝantoj, kiuj atestis pri tiuj praktikoj. La rezulto, ne kompleta laŭ la kolektivo, estas listo de preskaŭ 450 agoj de policaj perfortoj de post 2015.
Sistemaj perfortoj, kiuj ŝokas la publikan opinion
La havaĵoj de la ekzilitoj povas, kaj eĉ tre ofte, esti detruitaj aŭ konfiskitaj. Oni memoras ekzemple pri la jaro 2020, kiam ili estis evakuitaj de la placo de la Respubliko, meze de Parizo: la perforto kaj la uzataj metodoj tiam ŝokis. La bildoj de klabfrapoj kaj larmigaj gasoj emociigis, ĉefe meze de vintra intermito, en nokto kaj malvarmo. La raporto estas publikigita tri jarojn precize post tiu operaco.
Laŭ Paul Alauzy, membro de la "kolektivo Aliro al rajto", aŭtoro de la raporto kaj kunordiganto ĉe Tutmondaj Kuracistoj, la elekto de la jaro 2015 por la komenco de la datumanalizoj ne estis farite hazarde.
Nombroj vaste subtaksitaj
Por listigi tiujn perfortojn, atestoj estas necesaj. Ofte la migrantoj, viktimoj de tiuj perfortoj timas reprezaliojn, estas en malespera stato, ne bone regas la francan lingvon kaj ne konas la francan juron. Tiel la asocioj klopodas ĉefe akiri atestojn de loĝantoj, kiuj povas filmi kaj denunci tiujn praktikojn, kiuj okazas antaŭ iliaj okuloj, apud ilia hejmo. Ĉar tiu nombro de 450 kazoj estas subtaksita, gurdas la asocioj: temas fakte pri ĉiutagaĵoj. La kolektivo ankaŭ petas renkontiĝon kun la francaj aŭtoritatoj, kaj precipe kun la ministro pri Internaj aferoj, por interdiskuti pri tiu tikla afero de policaj perfortoj. Sed la kolektivo havas aliajn rekomendojn en sia raporto.
Tiuj perfortoj povus intensiĝi proksime de la Pariza Olimpiko 2024
Lasta zorgo, kaj ne el la malplej gravaj, malpli ol jaron antaŭ la Olimpikoj: Ĉu Parizo provas purigi siajn stratojn antaŭ la alveno de milionoj da turistoj ? De kelkaj monatoj, la migrantoj evakuitaj de Francilio estis translokitaj al regionaj akceptejoj en provinco.
Asocioj do petas de la registaro, ke ĝi kreu urĝajn gastejojn en provinco, ĉar nun, de Parizo al aliaj francaj urboj, oni nur translokas la problemon. Proksime de la Parizaj Olimpikoj, la asocioj estas konvinkitaj, ke la policistoj intensigos tiujn praktikojn.
/image%2F0553642%2F20231124%2Fob_75f047_perfortoj.jpg)
01/05/2023
Francio estas kritikata ĉe Unuiĝintaj Nacioj pro la rasaj diskriminacioj kaj la policaj perfortoj
/image%2F0553642%2F20231124%2Fob_ff2f3e_france-map-ile-de-france-copyright-fre.jpg)
/image%2F0553642%2F20231124%2Fob_a4c6cb_kalezo.jpg)