04/11/2023
Vendredon 3an de novembro, UN alarmis pri la situacio de virinoj kaj junulinoj viktimoj de forkaptoj kaj submetitaj al sklavismo en la regiono Darfuro, kie la sudana konflikto daŭras.
La spiralo de perforto por la civiluloj de Darfuro ne finiĝas. En tiu militanta regiono okcidente de Sudano, virino kaj junulinoj estas forkaptitaj kaj submetitaj al sklavismo, alarmis vendredon 3an de novembro Unuiĝintaj Nacioj (UN).
« Ni estas profunde alarmitaj pro la informoj, laŭ kiuj virinoj kaj junulinoj estas forkaptitaj kaj detenitaj en nehumanaj kaj malnobligaj kondiĉoj proksime de sklavismo en la zonoj kontrolataj de la "Fortoj de Rapida Subteno" (FRS) en Darfuro. Ili tie estas trudite edzinigitaj kaj detenitaj kontraŭ elaĉeta mono », deklaris Elizabeth Throssell, porparolantino de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, dum gazetkunveno.
De aprilo, en Sudano alfrontas la paramilitistojn de la FSR de la generalo Mohamed Hamdane Daglo, kromnomata Hemetti, kontraŭ la regula armeo fidela al la ĉefo de la armeo Abdel Fattah al-Burhane. En subtaksita bilanco, UN mencias pli ol 9 000 mortintojn.
« Fidindaj informoj venantaj de pluvivantoj, atestantoj kaj aliaj informfontoj sugestas, ke pli ol 20 virinoj kaj junulinoj estis forkaptitaj, sed la nombro povus esti pli alta », precizigis Elizabeth Throssell. « Kelkaj informfontoj menciis, ke virinoj kaj junulinoj estis katenitaj sur kamionetoj kaj en veturiloj », ili detaligis.
Cento da viktimoj de seksperfortoj
La UN-servoj en Sudano mencias ĉirkaŭ kvindek kazojn de seksperfortoj en rilato kun la konflikto, inter kiuj 23 seksperfortoj, 26 kolektivaj seksperfortoj kaj 3 provoj de seksperforto.
Almenaŭ 70% el la konfirmitaj kazoj estis atribuitaj al viroj surhavantaj la uniformon de la FSR. 105 viktimoj, inter kiuj 86 virinoj, viro kaj 18 infanoj estas koncernataj, eĉ pli, laŭ Elizabeth Throssell.
La situacio por la civiluloj de Darfuro « pligraviĝas tagon post tago », alarmis siaflanke la UN-agentejo taskita pri la humanitara kunordigado, la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA).
Pasintsemajne, intertraktadoj rekomencis en Sauda Arabio inter ambaŭ partoj, sub la egido de Usono kaj Riado.
« Dum multe da espero estas metita en la intertraktadoj de Ĝido por akiri daŭran batalhaltigon kaj faciligi la aliron de la humanitara helpo, ni alvokas ĉiujn partojn deteniĝi je ĉia eskalado kaj vastigo de la konflikto », deklaris Jens Laerke, porparolanto de la OUNKHA. En Sudano, ĉirkaŭ 5,7 milionoj da homoj estis truditaj forlasi sian hejmon, li aldonis. 25 milionoj, nome pli ol duono de la loĝantaro, nun bezonas humanitaran helpon.
/image%2F0553642%2F20231104%2Fob_56dc5a_map1.jpg)
/image%2F0553642%2F20231104%2Fob_e34f7d_revolucio.jpg)
/image%2F0553642%2F20231104%2Fob_fe5120_pri-sano.jpg)