/image%2F0553642%2F20231102%2Fob_92902a_bangadesho.jpg)
02/11/2023
Merkredon en Bangladeŝo post pluraj tagoj da manifestacioj, miloj da laboristoj starigis barikadojn en la vojoj de Dako, postulante salajrajn altigojn en la teksaĵaj uzinoj, kiuj provizas grandajn okcidentajn varmarkojn. Tiuj manifestacioj okazigis almenaŭ du mortintojn.
Laŭ la polico, almenaŭ 5 000 teksaĵlaboristoj starigis vojbarilojn en la kvartalo Mirpur en la ĉefurbo. Sed laŭ surloka gazetkorespondanto, la nombro de manifestaciantoj sendube estis pli alta.
Ĉirkaŭ 1 500 manifestaciantoj ankaŭ ĵetis ŝtonojn al pluraj uzinoj de la industria urbo Gazipur, deklaris la regiona ĉefo de la industria polico, Sarwar Alam. « Ni pafis larmigajn gasojn kaj surdigajn grenadojn por disigi la manifestaciantojn », li eksplikis.
La laboristoj postulas minimuman monatan salajron de 23 000 takoj (190 eŭroj), nome preskaŭ trioble pli ol la nunaj 8 300 takoj (70 eŭroj).
« Kiel ni povus vivi monate kun apenaŭ 8 300 takoj, dum ni devas jam pagi de 5 000 ĝis 6 000 takoj nur por la lupreno de unuĉambra domo ? », demandas Sabina Begum, kudristino 22-jara.
Laŭ la sindikatoj, la salajroj kaj laborkondiĉoj estas katastrofaj por plimulto de la kvar milionoj da laboristoj de la sektoro.
Bangladeŝo estas unu el la plej gravaj eksportistoj de vestaĵoj en la mondo, kun teksaĵindustrio de ĉirkaŭ 3 500 uzinoj, kiuj provizas varmarkojn kiel Gap, H & M kaj Levi Strauss. Ĝi reprezentas 85% el a 55 miliardoj de dolaroj da jaraj eksportoj de tiu lando de Suda Azio.
/image%2F0553642%2F20231102%2Fob_00bbc5_mondo.jpg)
28/02/2019
Bangladeŝo: teksaĵa uzino por la tuta mondo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/bangladeso-teksaja-uzino-por-la-tuta-mondo.html