Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2023 1 27 /11 /novembre /2023 22:31
ONG Rising Tide Australia

27/11/2023

Pasintan dimanĉon en Aŭstralio finiĝis la plej vasta ekoogiista mobilizado en la historio de la lando. Dum tridek horoj, centoj da homoj, enŝipigitaj sur centoj da kajakoj, flosantaj pontonoj, eĉ simplaj surfotabuloj, blokis la rodon de la haveno de Novkastelo, la plej vasta karbohaveno en la mondo.  

La eksportoj de la haveno de Novkastelo produktas 1% el la tutmondaj emisoj de forcejefikaj gasoj. Per tiu agado, la partoprenantoj intencis atentigi la laboristan registaron, kiu malgraŭ siaj promesoj lukti aktive kontraŭ la klimata varmiĝo, plu permesas la malfermadon de novaj karbominoj kaj gasboraĵoj.

« Ni estas lanĉontaj nian ŝipareton… Surmetu savveŝton, kaj ne dronu ! », krias organizanto. Fanfaro venis kuraĝigi la milojn da Aŭstralianoj, kiuj respondis al tiu semajnfino alvoke de la kolektivo Rising Tide por bloki la havenon de Novkastelo.

Gemma, ŝia edzo kaj iliaj du infanoj tiel pretiĝas enkanuiĝi. « Ni padelos en la haveno, ĉi tie en Novkastelo, ni malhelpos kelkajn karboŝipojn eniri kaj eliri el la haveno, kaj tiel haltigos 1% el la tutmondaj emisioj, ni do estas tre fieraj estis ĉi tie. »      

Multaj el la partoprenantoj voĉdonis favore al la Laborista Partio en la lastaj balotoj esperante, ke la lukto kontraŭ la klimata varmiĝo estu finfine konsiderata kiel serioza afero.  

Sed laŭ Bob Brown, pioniro de la ekologiista movado en Aŭstralio, la nuna registaro daŭre pligravigas la situacion. « Ili jam permesis malfermadon de 4 novaj karbominejoj. Tiu Laborista registaro diras, ke ĝi agas, sed fakte faras nenion. »

Dum tiu blokado, kiu disvolviĝis sen incidento, ok ŝipoj ne sukcesis forlasi la havenon de Novkastelo, malhelpante tiel la liveradon de 500 000 tunoj da karbo.        

22/11/2023

Unuiĝinta Reĝlando : senprokrasta malliberejo kontraŭ ekologiistaj aktivuloj de la movado Just Stop Oil

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/11/unuiginta-reglando-senprokrasta-malliberejo-kontrau-ekologiistaj-aktivuloj-de-la-movado-just-stop-oil.html

05/05/2023

Klimata varmiĝo: varmfrapo ĉe la supraĵo de la oceanoj estas « prokrasta bombo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/klimata-varmigo-varmfrapo-ce-la-suprajo-de-la-oceanoj-estas-prokrasta-bombo.html

25/12/2019

Madagaskaro: La lemuroj estas minacitaj de la klimata varmiĝo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/madagaskaro-la-lemuroj-estas-minacitaj-de-la-klimata-varmigo.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }