/image%2F0553642%2F20231011%2Fob_9cc498_demo-kamerun-socfin.jpg)
11/10/2023
Bildo: « Respekto de la engaĝiĝoj. Respekto de nia vivo-spaco. Por kultivi niajn proprajn nutraĵajn resursojn ».
La franca aferisto Vincent Bolloré, estis kondamnita de la justico pagi sumon de 140 000 eŭroj kiel monkompenso al 145 agrikulturaj ekspluatantoj marĝene de liaj plantejoj en Kameruno. Estas riproĉita al li, ke li kontraŭleĝe ekspluatis tiujn terojn destinitajn al produktado de oleopalmoj.
Vincent Bolloré, kies samnoma grupo estas aparte aktiva en la agro-indusria sektoro en Afriko, frontis serion de kontestadoj koncerne la ekspluatadon de naturaj resursoj de la kontinento.
Ekspluatado denuncita
Kore de tiu afero: la administrado de plantejoj de oleopalmoj en la lando fare de la societo Bolloré. La plendantoj, ĉiuj surlokaj agrikulturistoj, protestis kontraŭ la konfisko de siaj teroj, damaĝitaj por lasi lokon al la vastaj plantejoj de la franca industriisto. Tiu situacio lasis ilin sen vivrimedoj kaj havis gravan efikon al ilia vivkvalito.
Sen surprizo, la anonco de tiu juĝa decido, kiu celas unu el la plej influhavaj francaj estroj kaŭzis veran tertremon en la agro-industria medio. Ĝi ankaŭ revigligis la debaton pri la ekspluatado de la agrikulturaj teroj fare de la multnaciaj entreprenoj en Afriko.
Venko por la agrikulturaj ekspluatantoj
Se tiu kondamno estas dolora elprovo por Vincent Bolloré kaj ties grupo, ĝi male sonas kiel venko por la agrikulturaj ekspluatantoj.
La agrikulturistoj, subtenataj de pluraj asocioj pri defendo de la proprietaj rajtoj, tiel sukcesis akiri respekton de siaj rajtoj fronte al ĉefa ekonomia agento.
Per tiu juĝo, la tribunalo oficiale agnoskas la damaĝon suferitan de tiuj kamparanoj, kaj metas juĝan precedencon por aliaj similaj aferoj en la lando kaj sur la afrika kontinento.
Tiu juĝa decido intervenas en kunteksto de kreskanta intereso pri la problemoj ligitaj al la ekspluatado de la teritorio kaj de la resursoj en Afriko.
Ĝi simbolas novan etapon en la lukto por pli respekta administrado de la teroj kaj de la loĝantoj, kiuj dependas de ili.
/image%2F0553642%2F20231011%2Fob_c1ac60_terkultivistoj.jpg)
29/04/2015
Kameruno : malkontentaj terkultivistoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/04/kameruno-malkontentaj-terkultivistoj.html