08/10/2023
En Ĥrozo, tagon post la mortiga bombado de rusia misilo kontraŭ kolektiĝo de vilaĝanoj dum funebra ceremonio, la loĝantaro estas ŝokita.
Tiu bombado mortigis almenaŭ 52 personojn, inter kiuj infanon 6-jaran, en tiu urbo de 300 loĝantoj, en la regiono de Ĥarkivo.
La atako tuŝis tiun vilaĝon meze de la tago, kaj detruadis magazenon kaj trinkejon, kie troviĝis ĉirkaŭ sesdek personoj.
El la trinkejo-ĉiovendejo, plu restas nenio. La sukuroj plu serĉas en la ruinaĵoj, ĉar ili estas taskitaj reakiri la homajn restaĵojn de kelkaj el la 52 personoj mortigitaj de la rusia misilo. Tiu ĉi frapis la dekojn da partoprenantoj, kiuj funebris soldaton naskiĝintan en la vilaĝo.
Kelkajn metrojn de tie, Oleksandr rakontas la abomenaĵon. Pluraj membroj de lia familio mortis en tiu atako : « Mi provis telefoni al mia frato, lia edzino, mia patrino… neniu respondis. Mi provis kontakti mian nevon, li respondis kriante : Venu ! Manjo, panjo, avinjo, ĉiuj estas sub la ruinaĵoj. Kio okazis estas terura, nur en la strato, kie mi naskiĝis, kie mi kreskis, kie vivis miaj gepatroj, kaj kie mortis mia patrino, mi nombris 16 mortintajn personojn, kiujn mi konis ».
Por Oleksandr kaj la aliaj pluvivantoj de Ĥrozo, la traŭmato estas grandega : en tiu vilaĝo de iom pli ol 300 loĝantoj, unu loĝanto el ses mortis dum tiu bombado.
Tiuj mortoj aldoniĝas al la pli ol 9 600 Ukrainaj civiluloj, kiuj oficiale estis mortigitaj de Rusio de post februaro 2022.
/image%2F0553642%2F20231008%2Fob_ca296d_ap23278627957632-603d2d9f9ef0c3164957a.jpg)
/image%2F0553642%2F20231008%2Fob_3a214a_vero.png)