Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2023 7 01 /10 /octobre /2023 19:18
Getty

01/10/2023

La provinco de Suŭajda estas scenejo de pacaj manifestacioj, de post kiam la registaro interrompis meze de aŭgusto la subvenciojn pri karburaĵoj.

Ĉirkaŭ 2 000 personoj manifestaciis vendredon kontraŭ la registaro sude de Sirio, kie protestmovado daŭras de pli ol monato kun kreskanta rolo de la virinoj, laŭ atestanto kaj aktivuloj.

La manifestacio okazis en Suŭajda, urbo vaste restita malproksime de la konflikto en Sirio, kiu komenciĝis en 2011 post la represio de manifestacioj kontraŭ la potenco. Tiu konflikto okazigis duon-milionon da mortintoj.              

La provinco de Suŭajda estas scenejo de pacaj manifestacioj, de post kiam la registaro interrompis meze de aŭgusto la subvenciojn pri la karburaĵoj, tuŝante loĝantaron jam elprovitajn de pli ol dek du jaroj da milito.

Kiel ĉiutage, la manifestaciantoj kolektiĝis sur la placo al-Karama, skandante sloganojn malamikajn al la prezidento Baŝar al-Asad kaj svingante la multkoloran flagon de la druzoj, kies provinco Suŭajda estas la influloko.

Laŭ atestoj, la virinoj ludas kreskantan rolon en la manifestacioj. « Hodiaŭ la malsameco estas, ke la virinoj ne kontentiĝas manifestacii, ili nun planas kaj organizas la movadon », asertas Wajiha.

Tiu aktivulino, kiu ne sciigis sian familinomon pro sekuraj kialoj, paŝas ĉiutage de sia domo ĝis la placo de Suŭajda, portante protest-banderolojn.               

« La virinoj ludas iniciativan rolon », aldonas tiu virino. Ili decidas pri la agadvortoj, fabrikas la protest-banderolojn kaj kunordigas sian agadon kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ankaŭ tiuj ĉi organizas manifestaciojn en siaj lokoj.  

Pasintan vendredon, la manifestaciantoj en Suŭajda nombris inter 2000 kaj 2500 personoj, laŭ aktivulo kaj atestanto.  

15/09/2023

Sirio: tri personoj estis vunditaj dum manifestacio kontraŭ la reĝimo sude de la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/sirio-tri-personoj-estis-vunditaj-dum-manifestacio-kontrau-la-regimo-sude-de-la-lando.html

28/08/2023

Sirio en « alarma stato », la reĝimo timas plivastigon de la kolero ĝis Damasko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-en-alarma-stato-la-regimo-timas-plivastigon-de-la-kolero-gis-damasko.html

20/08/2023

Sirio: manifestaciantoj protestas kontraŭ pligravigo de la ekonomia krizo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-manifestaciantoj-protestas-kontrau-pligravigo-de-la-ekonomia-krizo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }