Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 octobre 2023 1 02 /10 /octobre /2023 20:15

02/10/2023

Pasintsemajnon, la perua ministrejo pri Kulturo agnoskis, ke tri indiĝenaj popoloj vivas kaj moviĝas en rezervejo situanta en Amazonio. Temas pri komunumoj, kiuj elektis havi malmulte aŭ nenian kontakton kun la cetero de la socio. La agnosko pri ilia uzado de teritorio reprezentas gravan paŝon por la protektado de tiuj vundeblaj popoloj.

18 jarojn estis necesaj por atingi tiun rezulton. Pluraj federacioj pri indiĝenaj rajtoj sukcesis demonstri, antaŭ komisiono de la ministrejo pri Kulturo, ke tri popoloj en memvola izoliteco – Remo, Majoruna kaj Kapanaua – ja okupas la indiĝenan teritoron Sierra del Divisor Occidental, situanta inter la departementoj Loreto kaj Ukajali.

Laŭ la Apu David Ruiz, indiĝena gvidanto, tiu agnosko estas fundamenta. « Ni luktis por akiri agnoskon pri ilia ĉeesto en tiu teritorio, tiel ke ili povu vivi tie trankvile kaj sekure. Ni ne povas alproksimiĝi de ili, tiuj popoloj estas tre malfortaj fronte al la malsanoj, kiuj ni povus transmeti al ili. »

La Ŝtato forestas tiujn forajn teritoriojn. Ili estas minacitaj per hidrokarbidaj ekspluatejoj kaj kontraŭleĝaj aktivecoj. « Drogŝakrado ja kreskis en Amazonio. Same pro la kontraŭleĝaj minoj kaj la kontraŭleĝa akaparado de teroj ».

La ministrejo pri Energio kaj minoj, siaflanke ne subtenas la decidon de la komisiono. Etapo restas antaŭ la oficiala kreado de la 5000-hektara rezervejo: la publikigado de suverena dekreto. Tio povus interveni post jaro.

Estis taksite, ke ekzistas 20 popoloj en memvola izoliteco aŭ unua kontakto en Peruo. Tio reprezentas ĉirkaŭ 7 000 personoj.           

04/04/2020

Por la indiĝenaj popoloj, la kronviruso «reprezentas veran minacon de ekstermo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/04/por-la-indigenaj-popoloj-la-kronviruso-reprezentas-veran-minacon-de-ekstermo.html

02/09/2015

Peruo : finfine la familioj de la murditaj Indianoj Aŝaninka akiras terojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/09/peruo-finfine-la-familioj-de-la-murditaj-indianoj-asaninka-akiras-terojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }