Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 octobre 2023 4 26 /10 /octobre /2023 21:18
LUIS ACOSTA / AFP

26/10/2023

Pasintan lundon, la panama polico pafis larmigajn gasojn kontraŭ manifestaciantoj, kiuj bruligis pneŭojn, kaj blokis vojojn. Ili protestis kontraŭ kontrakto, kiu ebligas al kanada societo plu ekspluatadi la plej vastan kuprominon de Centr-Ameriko.

La manifestaciantoj maltrankviliĝas pro la potencialaj mediaj damaĝoj estigotaj de la mino, kiu apartenas al "First Quantum", unu el la plej gravaj ekstraktistoj de kupro en la mondo.

Post la protestoj, kiuj komenciĝis pasintan vendredon kaj daŭris dum la semajnfino, la manifestaciantoj denove surstratiĝis lundon en Panamurbo kaj aliaj provincoj, svingante afiŝtabulojn, sur kiuj estis legeble: « Protektu niajn naturajn resursojn », « Protektu la medion » kaj « Haltigu la detruadon de niaj teroj ».

La registaro nuligis la kursojn dum tago pro timo de ribeloj. La trafiko en la urbo Panamo estis perturbita kaj kelkaj metrostacioj devis fermi.

La polico menciis, ke 25 personoj estis arestitaj.

Malfermita en 2019, la subĉiela minejo de "Cobre Panama", situanta ĉirkaŭ 120 kilometrojn for de la ĉefurbo kaj 20 kilometrojn for de la karaiba marbordo, kapablas produkti po 300 000 tunojn da kupro jare.

En 2021, la Ĉefkortumo de Panamo ratifikis la decidon de unua tribunalo, laŭ kio la origina koncesio pri la minaj rajtoj konsentitaj al filio "Minera Panama" ĝis 2037, ne estas submetita al kondiĉoj.

La intertraktadoj inter la registaro kaj "First Quantum" rekomenciĝis kaj finiĝis komence de tiu jaro.

La nova kontrakto antaŭvidas, ke la entrepreno pagos po almenaŭ 375 milionojn da dolaroj jare, nome dekoble pli ol antaŭe, kaj permesas al "First Quantum" operacii en Panamo dum 20 jaroj, renovigeblaj por 20 pliaj jaroj.     

Sed la opoziciantoj opinias, ke tiu sumo estas ankoraŭ nesufiĉa, pro interalie la potencialaj minacoj kontraŭ la medio. La manifestaciantoj deziras abolon de leĝo adoptita vendredon por formaligi la kontrakton.

« Ni luktas kontraŭ la vendo de nia patrio », deklaris la sindikata gvidanto Saul Mendez.

La registaro asertas, ke la minejo estigos ĉirkaŭ 8 000 rektajn laborpostenojn kaj 40 000 nerektajn laborpostenojn, kontribuante tiel ĝis 4% de la malneta enlanda produkto (MEP) 

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }