Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2023 2 10 /10 /octobre /2023 08:58
TONI ALBIR / MAXPPP

09/10/2023

Leĝo balotita en 2022 ebligas al justico enketi pri la krimoj de la frankisma diktaturo. La hispana prokuroraro postulas do malfermon de enketo pri la torturoj suferitaj de la eks-sindikatano Carles Vallejo.

« Tio estas unua tre grava paŝo, kiu rompas unuafoje kun nepuniteco. Kaj tio estas historia ! » Carles Vallejo estis 20-jara en 1970, kiam li estis arestita. La polico riproĉis lin, ke li fondis kaŝan sindikaton en la aŭto-uzino Seat. Dum tri semajnoj, li estis torturita en la sub-grundoj de la policejo de Barcelono. Li estas ligita, frapita kaj malhelpata spiri.

Unuafoje post la fino de la diktaturo, kaj dank’al la nova historia memorleĝo, la hispana prokuroraro postulas malfermon de enketo, 53 jarojn poste, pri la torturoj, kiujn li suferis.

Leĝo balotita en 2022 fare de la registaro Sanchez ebligas al la justico enketi pri la krimoj de la frankisma diktaturo (1939-1975). La silento devigata de la leĝo pri amnestio, adoptita en 1977 finiĝas. Sed Carles Vallejo ne intencas puni siajn torturistojn. « Tio estas demando de riparacia justico. Mi volas scii, kiuj estas la kulpintoj. Plie, nia generacio, kiu suferis tiun traŭmatan elprovon bezonas psikologian reparacion. Ni neniam ricevis ĝin. »

 

Meti finon al kolektiva amnezio

Por ĉiuj, kiuj plu petas proceson kontraŭ la frankismo, la postulo de la prokuroraro estas unua venko, sed ili havas aliajn postulojn.

La policejo, kie estis torturita Carles Vallejo en Barcelono plu estas en aktiveco. « Mi venis por postuli, ke la konstruaĵo estu donita al la loĝantoj, eksplikas Maria, kiu manifestacias kun aliaj aktivuloj ĉiujn dek kvin tagojn antaŭ la konstruaĵo por postuli ĝian fermadon. Ni volas, ke ĝi fariĝu memorejo pri la viktimoj de frankismo. Tiu konstruaĵo dolorigas multajn personojn. »

Carles Vallejo esperas nun, ke juĝisto akceptos enketi pri la torturoj, kiujn li suferis. Per lia lukto, la eks-sindikatano, dum tempo ekzilita en Parizo, poste en Italio, volas transmeti la memoron al la plej junaj generacioj. Temas laŭ li meti finon al kolektiva amnezio.      

« Tio ne estas persona demando. Ni estas la lasta pluvivanta generacio de la frankismo. Ŝajnas al mi, ke tio estas grava por la novaj generacioj por fari demokratian pedagogion.» - Carles Vallejo, sindikatano torturita sub la frankisma diktaturo.

La vojo por akiri proceson plu estos longa, sed tiu unua venko povus krei en Hispanio precedencon, kaj aliaj viktimoj povus akiri ekzamenon de sia plendo fare de la justico. 

03/01/2022

Hispanio : la defendantoj de la historia memoro luktas por akiri finon de la frankisma cenzuro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/hispanio-la-defendantoj-de-la-historia-memoro-luktas-por-akiri-finon-de-la-frankisma-cenzuro.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }