Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2023 4 19 /10 /octobre /2023 18:22
EU affairs.

19/10/2023

Bildo:  la finalistoj de la Saĥarov-Premio 2023 estis la iranaj virinoj, kiuj luktas por siaj rajtoj, defendantoj de Homaj rajtoj de Nikaragvo, kaj aktivuloj por laŭleĝa abortigo en Pollando, Salvadoro kaj Usono.

Mahsa Amini, juna studentino kurddevena 22-jara, fine ricevis la Saĥarov-Premion, plej altan distingon de Eŭropa Unio pri Homaj rajtoj. Mortinta la 16an de septembro 2022, tri tagojn post ŝia aresto fare de la irana polico de la moroj pro « surhavo de netaŭgaj vestaĵoj », la junulino estis postmorte honorigita, kune kun la movado « Virino, Vivo, Libereco ».

La morto de la junulino en Irano markis la komencon de vastaj senprecedencaj manifestacioj, kiel substrekis la prezidentino de la Eŭropa Parlamento: « La brutala morto de Jina Mahsa Amini », la 16an de septembro 2022, tri tagojn post ŝia aresto fare de la polico pro vualo malbone aranĝita,  « okazigis gravan ŝanĝiĝon », deklaris Roberta Metsola por ekspliki la elekton de la eŭropaj deputitoj.

« La mondo vidas vin, la mondo aŭdas vin, kaj ni estas flanke de vi », konkludis la prezidentino de la Eŭropa Parlamento.

Ne unuafoje, la Saĥarov-Premio estas atribuita postmorte: en 1988, dum la kreado de la premio, li estis atribuita al Nelson Mandela, kaj ankaŭ al la soveta disidento Anatolij Marĉenko, kiu mortis du jarojn pli frue. En 2011, la premio estis atribuita, ankaŭ postmorte al Mohamed Buazizi, tunizia komercisto, kies morto markis la komencon de alia historia protestmovado, nomita Araba printempo.

 

Nova agnosko de la lukto de la iranaj virinoj

Unu plian fojon do, la atento direktiĝas al la lukto de la irana popolo por la Homaj rajtoj. Movado relanĉita de post septembro 2022, per la slogano « Virino, Vivo, Libereco », kiu denuncas la perforton de la irana reĝimo, ĝian volon kontroli la spiriton.         

Pasintan 6an de oktobro, la Nobelpremio pri Paco estis sammaniere premiita al Narges Mohammadi, enkarcerigita en Irano. Tio estas grava signo por emfazi la kuraĝon de la iranaj virinoj, viktimoj de represioj, kaj inspira fonto por la tuta mondo.   

La Eŭropa Parlamento estos transdonita en decembro, sendube al organizaĵoj aŭ iranaj aktivuloj ekzilitaj.    

14/10/2023

Narges Mohammadi, Nobelpremio pri Paco:  neeldonita letero el la malliberejo por virinoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/narges-mohammadi-nobelpremio-pri-paco-neeldonita-letero-el-la-malliberejo-por-virinoj.html

06/10/2023

La irananino Narges Mohammadi : « La Nobelpremio pri paco igos min pli fortika, pli decidema, pli optimisma »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/la-irananino-narges-mohammadi-la-nobelpremio-pri-paco-igos-min-pli-fortika-pli-decidema-pli-optimisma.html

13/11/2022

Irano: laŭ la NeRegistara Organizaĵo Iran Human Rights, almenaŭ 326 personoj estis mortigitaj dum la represio de la manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/11/irano-lau-la-neregistara-organizajo-iran-human-rights-almenau-326-personoj-estis-mortigitaj-dum-la-represio-de-la-manifestacioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }