06/10/2023
Antaŭ du tagoj, la Nobelpremio pri paco 2023 transmetis mesaĝon al sia fratino elde sia malliberejo de Evino, kie ŝi poste ricevos la prestiĝan rekompencon vendredon 6an de oktobro en Oslo.
Antaŭ du tagoj, Narges Mohammadi ricevis ĉe la vizitejo de la terura malliberejo de Evin en Teherano la viziton de sia fratino. Ŝi diktis al ŝi la postan mesaĝon kaze, ke ŝi ricevus la premion:
« Mi neniam ĉesos lukti por starigo de demokratio, libereco kaj egaleco. Certas, ke la Nobelpremio pri paco igos min pli fortika, pli decidema, pli optimisma kaj pli entuziasma en tiu vojo, ke ĝi plirapidigos mian paŝon. Mi restos en Irano, mi daŭrigos mian civitan lukton por la subprematoj kaj kontraŭ niaj represiaj institutoj, eĉ se mi devas trapasi la ceteron de mia vivo en malliberejo. Flanke de ĉiuj kuraĝaj patrinoj de Irano, mi daŭre batalos kontraŭ la senĉesaj diskriminacioj, tiranioj kaj seksismaj subpremoj fare de tiu represia registaro religia, ĝis la liberigo de la virinoj. »
01/02/2023
La Premio Olof Palme 2023 estas atribuita al ĉampioninoj pri Homaj rajtoj en Ukrainio, Turkio kaj Irano
08/10/2020
Irano: post 5 jaroj da malliberejo, Narges Mohammadi, aktivulino pri Homaj rajtoj, estas liberigita
12/09/2015
Irano : S-ino Narges Mohammadi arbitre malliberigita de la 5a de majo 2015