Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 octobre 2023 3 25 /10 /octobre /2023 21:26

25/10/2023

Tiu procezo ne povas esti inversigita kaj kontribuos al la altiĝo de la nivelo de la oceano, eĉ limigante la klimatan varmiĝon, alarmas nova studaĵo.

La platformoj (aŭ bariloj) de glacioj ludas esencan stabiligan rolon kaj malrapidigas la fandiĝon de la glaĉeroj en la oceano. Ilia fandiĝo en la okcidenta Antarkto neeviteble daŭros, kaj tio en ĉiuj scenaroj de redukto de la forcejefikaj gasoj.

Alidirite, limigi la varmiĝon ĝis +1 ,5°C fine de la jarcento kompare kun la antaŭindustria erao, kiel antaŭvidas la Pariza interkonsento, ne sufiĉos inversigi la tendencon. Al tiu maltrankviliga konkludo alvenis la esploristoj de la British antarctic survey (la brita esploroperatoro en Arkto) en tiu studaĵo aperita en la revuo Nature climate pasintan lundon.

« Ni konstatas, ke rapida varmiĝo de la oceanoj ĉirkaŭ trioble pli rapida ol la historia procento, estas supozita okazi dum la 21a jarcento », skribas la sciencistoj, kiuj modeligis la maron de Amundsen por konduki la ĝis nun plej kompletan analizon de la varmiĝo en la regiono.                     

La daŭra fandiĝo de la glaciaj bariloj en okcidenta Antarkto povus kaŭzi neinversigeblan kolapson de la glaĉeroj, kaj povos plialtigi la nivelon de la oceano ĝis kvin metroj, procezo kun potencialaj katastrofaj efikoj por la planedo.     

« Nia studaĵo ne estas bona novaĵo: eble ni perdis la kontrolon de la fandiĝo de la glacia platformo de la okcidenta Antarkto dum la 21a jarcento » deklaris al la Guardian Kaitlin Naughten, kiu direktis la studaĵon.  

« Temas pri unu el la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo, al kiu ni verŝajne devas adaptiĝi. Tio certe signifas, ke kelkaj marbordaj komunumoj devos jen konstrui defendajn konstruaĵojn, jen esti forlasitaj », daŭras la esploristino de la British antarctic survey.

Hodiaŭ, ĉirkaŭ du trionoj el la monda loĝantaro vivas malpli ol cent kilometrojn for de marbordo. Multaj mondaj urbegoj, kiel Nov-Jorko, Ŝanhajo, Tokio aŭ Mumbajo situiĝas proksime de marbordo kaj estas aparte vundeblaj je la altiĝo de la marnivelo.       

08/09/2022

La glaĉero de l’Apokalipso  « pendas nur sur fadeno », la alarmo de la esploristoj pri la baldaŭa estonta katastrofo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/la-glacero-de-l-apokalipso-pendas-nur-sur-fadeno-la-alarmo-de-la-esploristoj-pri-la-baldaua-estonta-katastrofo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }