03/10/2023
La asocioj Darwin Climax Coalitions, Sea Shepherd Francio, Wild Legal kaj Stop Eacop-Stop Total denuncas « faktojn, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato », laŭ ili.
Ili denuncas « faktojn, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato ». Kvar asocioj pri medidefendo plendis kontraŭ la grupo TotalEnergies kaj ties petrola projekto AECOP en Tanzanio kaj Ugando, anoncis iliaj advokatoj lundon 2an de oktobro.
Darwin Climax Coalitions, Sea Shepherd France, Wild Legal kaj Stop EACOP-Stop Total en Ouganda deponis tiun plendon la 22an de septembro.
Tiu plendo estas laŭ ili « senprecedenca », ĉar ĝi asignas la societon TotalEnergies « ĉe la kriminala juĝisto pro faktoj, kiuj similas krimon kontraŭ la klimato, kaj kiu ĝis nun havis lokon nur ĉe la civilaj jurisdikcioj ». La plendo koncernas plurajn deliktojn: neagado fronte al damaĝoj, nevolaj atencoj kontraŭ tuteco de personoj, detruado, damaĝoj aŭ difektado de havaĵoj apartenantaj al aliulo, kio kreas danĝeron por la personoj, kaj nevola hommortigo.
TotalEnergies « ne havas konon pri tiu plendo »
TotalEnergies « ne havas konon pri tiu plendo kaj ne scias, kion ĝi celas », reagis la entrepreno, pridemandita de la Franca informagentejo. La societo « kondukas operacojn konformajn kun siaj normaj operacoj, kaj kun la leĝoj kaj reglamentoj », ĝi aldonis.
Pasintjare TotalEnergies anoncis akordon pri investado de 10 miliardoj da dolaroj kun Ugando, Tanzanio kaj la ĉina kompanio CNOOC, inkludante interalie la konstruadon de varmiga oleodukto (EACOP) de 1 443 kilometroj interrilatigante la petrolkampon de la lago Alberto, okcidente de Ugando, al la tanzania marbordo sur la Hinda oceano.
08/07/2023
« La klimata ŝanĝiĝo estas eksterkontrolo », alarmas Unuiĝintaj Nacioj post tre tre varma semajno
12/07/2023
Ugando: laŭ Human Rights Watch, la petrolprojekto de Total Energies estas « katastrofo »
29/11/2022
Ugando: kore de la kontestita giganta petrolprojekto de Total
16/06/2020
Mozambiko: NeRegistara Organizaĵo akuzas Francion, ke ĝi kontribuas al la klimata krizo de la planedo per giganta gasprojekto