/image%2F0553642%2F20231030%2Fob_0d9e7d_f7k8qmuxwaay4p.jpg)
30/10/2023
Komatiĝinta en malklaraj cirkonstancoj komence de oktobro en la metroo de Teherano, la adoleskantino Armita Garawand mortis sabaton, laŭ surloka mediato. Tiu afero intervenas iom pli ol jaro post la morto de Mahsa Amini, kies morto estigis vastan protestmovadon en la lando.
Ĉu nova afero Mahsa Amini okazis en Irano ? La irana liceanino Armita Garawand, komatiĝinta en kontestitaj cirkonstancoj komence de oktobro en la metroo de Teherano, mortis sabaton 28an de oktobro, anoncis surloka mediato.
« Armita Garawand, lernejanino loĝanta en Teherano mortis horon antaŭen post intensa medicina traktado, kaj 28 tagojn en malsanulejo en la sekcio de specialaj flegadoj », anoncis la novaĵagentejo "Borna", alliĝinta al la ministrejo pri Junularo kaj Sportoj.
Aĝa 16 jarojn kaj devenita de kurda regiono, la adoleskantino estis hospitaligita en la malsanulejo Fajr de Teherano de post la 1a de oktobro, post kiam ŝi svenis en la metroo de la ĉefurbo.
La cirkonstancoj de tiu sveno estas disputitaj. La aŭtoritatoj asertis, ke la adoleskantino suferis tensian kolapson, kaj neis ĉian « parolan aŭ fizikan disputon » inter ŝi kaj « pasaĝeroj aŭ kadro de la metroo ».
La polico de la moroj akuzataj
Sabaton, la loka novaĵagentejo "Tasnim" citis « la oficialan avizon de la kuracistoj », laŭ kio la junulino « falis, kaŭzante cerbo-lezon sekvatan de kontinuaj konvulsioj, de malaltiĝo de cerbo-oksigenado kaj edemo, post subita kolapso de arteria tensio ».
Sed laŭ NeRegistaraj Organizaĵoj, la liceanino estis grave vundita dum « agreso » fare de membroj de la polico de la moroj, taskita aplikigi la devigon por la iranaj virinoj surhavi vualon en publiko.
Tiu afero intervenas iom pli ol jaro post la morto en karcero, la 16an de septembro 2022, de Mahsa Amini, irana kurdino 22-jara, arestita de la polico de la moroj, ĉar ŝi laŭdirite malobservis la striktajn vestaĵregulojn truditajn al la virinoj en Irano.
Tiu morto estigis vastan protestmovadon en la lando, kaj okazigis plurajn centojn da mortoj, inter kiuj policistoj, kaj provokis la areston de miloj da personoj.