Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2023 3 04 /10 /octobre /2023 20:10

04/10/2023

La vilaĝo Kamianka, en la regiono Ĥarkivo, situanta preskaŭ ĉe la milita fontlinio, estis liberigita de la rusia okupacio antaŭ jaro. De tiam, la senminigo malrapide progresas, tro malrapide laŭ la kelkaj loĝantoj, kiuj revenis vivi tie.

La restaĵoj de grapolbomboj kuŝas meze de legomĝardeno apud kukurboj kaj dikaj brasikoj. Irina Olejnik svingas fiere la ilon fabrikitan per propra rimedo fare de ŝia edzo kaj ŝia filo por senminigi ilian proprietaĵon, laciĝintaj atendi la senministojn.       

« Ili fabrikis tiun ŝovelilon per tenilo kvarmetrojn longa. Mino kuŝiĝis je ĉiu metro. Ili senminigis la legomĝardenon. Rigardu nun kiel mirindajn brasikojn ni havas, ŝi komentas. Ni ja devis fari ion, se ne ni ne povus resti tie. Minoj estas ĉie. Mia edzo kaj mia filo faris tion sole, riske de siaj vivoj. »

La 29-a mino estis unu troa. Enterigita, ĝi eksplodis, dum Sergej debranĉigis antaŭ sia portalo. Li vidas nur per unu okulo kaj atendas trian operacion. « La tuta vilaĝo estas plenigita je ne-eksploditaj pafaĵoj. Ni ne eliru el la vojo, li avertas. Mino povas kuŝiĝi sub ĉiu malpura pecpapero. »

« Se mi surpaŝus ĝin, mi ne plu havus piedon ».

Mikola, tridekjara, timas minojn, kiuj povas esti tie, sed antaŭnelonge, li estis surprizita. Li elturniĝis kun kelkaj vundoj ĉe la kruroj. « Mi iris por vidi onklinon Lena. Mi demandis ŝin: Ĉu minoj kuŝas ĉe vi ? Ŝi respondis : ne, li rakontas. Tiam,  mi alkroĉis branĉon, kiam io eksplodis flanke de mi. Se mi surpaŝus ĝin, mi ne plu havus piedon. Jam sep vilaĝanoj ekpaŝis sur minoj, kaj perdis kruron. »

La minoj kaj la neeksplodigitaj pafaĵoj enkalkuliĝas per miloj en la zonoj, kie okazis bataloj. Laŭ la ukrainaj aŭtoritatoj, ĉirkaŭ 250 000 kvadrataj kilometroj estas minitaj.    

Mapo: Minitaj teritorioj en Ukrainio

05/09/2023

La nombro de mortintoj ligita al uzado de grapolbomboj atingis rekordon en 2022, laŭ Human Rights watch

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/09/la-nombro-de-mortintoj-ligita-al-uzado-de-grapolbomboj-atingis-rekordon-en-2022-lau-human-rights-watch.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }