Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2023 6 07 /10 /octobre /2023 21:28

07/10/2023

Bildo:  Colin Singer helpas Ali Jasmin akiri monkompenson pro lia traktado suferigita de la aŭstralia registaro.

Ĉar ĝi kondamnis neplenaĝulojn al malliberejo, Aŭstralio pagos 16 milionojn da eŭroj al pli ol 120 Indonezianoj. Ilia kulpo, raportas « BBC Indonesia »: ili estis dungitaj kiel ŝipknaboj sur ŝipoj, kiuj transportis afganajn azilpetantojn.

Deveninta de la insulo Flores, Ali Jasmin estas unu el la 120 indoneziaj plendantoj, kiuj lanĉis kolektivan proceduron kontraŭ la aŭstralia registaro. Li estis kondamnita ĝis tri jaroj da malliberejo, dum li estis nur 13-jara. Li rakontis al "BBC Indonesia", kiel « oni proponis al li gravan sumon de mono por labori kiel membro de ekipaĵo sur ŝipo ».

Logis la malriĉan infanon tiu salajro, kiu ŝajnis al li miriga. Ali do akceptis la oferon ne sciante, pri kia misio temas. Tamen la pria ŝipo transportis afganajn migrantojn, kiuj deziris peti azilon en Aŭstralio. La ŝipo estis interkaptita de la aŭstralia mararmeo meze de la oceano kaj Ali estis akuzita, ke li estas trapasigisto de kaŝmigrantoj.

Konforme kun la aŭstralia nuna leĝo, ĉiu membro de ekipaĵo agnoskita kiel neplenaĝulo, estu resendita al sia denaska lando – ne objekto de leĝaj persekutadoj. « Mi ĉiam asertis, ke mi estas infano », asertas Ali Jasmin. « Sed la jurkuracistoj radiografis la ostojn de liaj pojnoj kaj konkludis, ke Ali estas 19-jara », eksplikas la retejo de la "BBC Indonesia". Ĝi ankaŭ precizigas, ke lia naskiĝatestilo sendita al la indonezia ĝenerala konsulejo en Perto pruvanta, ke li estas 13-jara, ne estis prezentita de la polico al la tribunalo.

 

Pli ol 120 infanoj estis enkarcerigitaj

Vizitinto de malliberejo, Colin Singer, malkaŝis la skandalon kaj helpis Ali Jasmin lanĉi kolektivan proceduron koncerne la pli ol 120 aliaj indoneziaj infanoj arbitre malliberigitaj samkiale.     

La 5an de oktobro, la registaro de Kanbero fine akceptis pagi 27 milonojn da kanadaj dolaroj (16 milonoj da eŭroj) al la viktimoj. « Tiu monkompenso ne konstituas konfeson de juĝeraro, kaj ricevu ankoraŭ aprobon de la federala tribunalo antaŭ ol esti pagita », precizigas "BBC Indonesia".

Laŭ la mediato, tiu decido estas la lasta evento inter serio de juĝaj aferoj ligitaj al la politiko de la registaro de Kanbero koncerne migradon. La brita mediato memorigas, kiel « en 2017, Aŭstralio konsentis pagi 70 milionojn da aŭstraliaj dolaroj al preskaŭ 1 700 rifuĝintoj kaj azilpetantoj, ĉar ĝi kontraŭleĝe detenis ilin en danĝeraj kondiĉoj sur la insulo Manuso, en Papuo-Nov-Gvineo. » 

13/02/2019

Aŭstralio: La plej malhumana kampadejo por migrantoj ree malfermiĝos

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/02/australio-la-plej-malhumana-kampadejo-por-migrantoj-ree-malfermigos.html

27/04/2016

Papuo-Nov-Gvineo : aŭstralia kampejo por migrantoj estas deklarita kontraŭleĝa

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/04/papuo-nov-gvineo-australia-kampejo-por-migrantoj-estas-deklarita-kontraulega.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }