Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 octobre 2023 5 20 /10 /octobre /2023 21:15

20/10/1023

Germanio celebras en Berlino la unuajn deportadojn de Judoj, kiuj okazis 82 jarojn antaŭe. La germana ĉefurbo estis malplenigita de sia juda komunumo inter 1941 kaj 1943. 160 000 el ili estis tiam deportitaj.

Sur la kajo de la malgranda stacidomo Berlin-Grünewald, unuafoje Judoj estis deportitaj de la nazioj. De post tiuj teruraj horoj, ĝi fariĝis kolektiĝa loko por la tuta germana socio.

En tiu 82a celebro de la komenco de la deportadoj en Berlino, silenta minuto estis farita dum solena ceremonio.

Ĉi-jare, tiu momento estis eĉ pli korprema pro la milito inter Israelo kaj Hamaso, pro ĉiuj ĉi perditaj vivoj en kunteksto de kreskado de antisemitismo.       

Konrad Kutt tiam kreis memormonumenton apud la stacidomo, amaso de libroj pri la Holokaŭsto, kolektita en eks-telefonbudo transformita en malgrandan bibliotekon aŭ libro-keston.   

Sed en aŭgusto, la budo estis detruita de incendio supozita krima.

Konrad eksplikas al ni, ke la loko logas la Judojn, kiuj deziras scii pli pri sia familio.     

« Ili venis de Israelo, de Usono, ili deziris vidi tiun lokon, kie ekzemple, iliaj geavoj estis deportitaj al Aŭŝvico aŭ aliaj regionoj. »

En la tuta urbo, volontuloj purigis la « Stolpersteine », kiuj indikas la lokojn, kie vivis la deportitaj Judoj kaj la Judoj mortigitaj de la nazioj.

Tiuj Stumbligaj ŝtonetoj naskis en Germanio, sed hodiaŭ troviĝas en tuta Eŭropo.

« Tiuj ŝtonetoj naskis de arta projekto kreita dum la 1990-jaroj. La espero estis neniam forgesi la nomojn de la judaj personoj, forkaptitaj de la nazioj. Hodiaŭ, sur tiuj pavimoj la nomoj de aliaj viktimoj, kiel la membroj de la samseksema komunumo estas skribitaj », eksplikas al ni nia ĵurnalistino en Berlino, Kristina Jovanovskij.

En 1933, Berlino enkalkulis ĉirkaŭ 160 000 judojn. Ili estis deportitaj inter oktobro 1941 kaj 1943. Tiam, la urbo estis konsiderata kiel « liberigita el la Judoj ».

Laŭ Renate Christians, membro de la asocio de la Omas Gegen Rechts (Avinoj kontraŭ maldekstro, grupo kontraŭ ekstremdekstro), necesas pluvivigi la memoron, por ke tio ne rekomenciĝu.

« Ni ĉiam pripensu kiel, kaj kial tio okazis, kaj ni diru " Neniam plu tio". Kaj ĉi tie ni defendas tiun "Neniam plu tio". Pro tio, ni ĉeestas tie, por ke la homoj ĉirkaŭ ni ekkonsciiĝu, ni devas prizorgi nian demokration. »

Revene al la stacidomo Grünewald, Konrad esperas, ke lia biblioteko incendiita, kiu fariĝis pruvo de la antisemitismo, utilos kiel leciono por la venonta generacio.  

« Ili vidos tiun incendiitan bibliotekon, kaj ne forgesos ĝin. Vi ne rajtas forgesi tion. Tio ankoraŭ okazas hodiaŭ, unu plian fojon, unu troan fojon. »

21/02/2022

Unuiĝintaj Nacioj : la Ĝenerala Asembleo adoptas rezolucion kontraŭ neado de la Holokaŭsto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/unuigintaj-nacioj-la-generala-asembleo-adoptas-rezolucion-kontrau-neado-de-la-holokausto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }