/image%2F0553642%2F20230930%2Fob_7915e5_26343.jpg)
30/09/2023
Pli ol 30 000 judoj estis ekzekutitaj de la nazioj en 1941 en tiu ravino situanta apud Kijivo.
La ukraina prezidento Volodimir Zelenskij celebris vendredon la 82an datrevenon de la masakroj de Babij Jar, ravino situanta apud Kijivo, kie la nazioj ekzekutis pi ol 30 000 Judojn en 1941.
Videble emociita, S-ro Zelenskij, mem el juda konfesio, vestita per sia kutima milita drelikvesto kakia, flamigis kandelon kaj poste enpensiĝis antaŭ la monumento « Menorah » dediĉita al la Judoj ekzekutitaj kaj enterigitaj interne de tiu vastega komuna fosaĵo.
Li estis akompanata de reprezentantoj de la juda komunumo kaj idoj de viktimoj, laŭ video publikigita en lia telegramkanalo en la tago de tiu celebrado. Tiu evento estis la plej terura einsatzgruppen (Holokaŭsto per pafoj) de Judoj en Ukrainio plenuminta de la nazioj kaj de ties surlokaj komplicoj.
« Adoltoj, infanoj… Tutaj familioj.. Virinoj, viroj…. La malbono falĉis sendistinge », li memoris en mesaĝo. « Kiom ajn estu la nombro de pasintaj jaroj, la homaro memoros la voĉojn falĉitajn de naziismo. Kaj ĝi ĉiam memoros, ke tiu malbono estis punita », substrekis la ukraina prezidento promesante « Neniam tion plu ! »
Laŭ la oficialaj nombroj, inter 100 kaj 150 000 personoj – Judoj, ankaŭ Romaoj, sovetaj militprizonuloj kaj ukrainanoj - estis pafitaj en Babij Jar inter 1941 et 1942 dum la okupacio de la lando fare de la nazioj.
« Tiuj abomenindaj krimoj estas nepreskripteblaj. Iliaj kulpintoj estu submetitaj ĉe tribunalo. Tio estas la sola rimedo malhelpi similajn genocidojn hodiaŭ », postulis siaflanke ilia Ĉefministro, Denis Ŝmihal, en la apo Telegramo.
La ĉefo de la prezidenteco, Andrij Jermak, faris paralelon kun la rusia invado de la lando. Kijivo akuzas Moskvon pri « militkrimoj », kiel en Buĉa, kie civiluloj estis mortigitaj dum la retreto de la rusiaj fortoj en printempo 2022, masakro dementita de Moskvo. « Ni haltigu la rusiajn modernajn naziistojn, kiuj ripetas la plej abomenindajn krimojn kontraŭ la homaro », li skribis en la sociaj retoj.