Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 septembre 2023 5 15 /09 /septembre /2023 13:07
REUTERS / SUWAYDA 24

15/09/2023

Almenaŭ tri personoj estis vunditaj per kugloj ĉi-merkrede en Suŭajda sude de Sirio. Unuafoje, la fortoj de Baŝar Al-Asad pafas al la kontraŭ-reĝimaj manifestaciantoj, kiuj denuncas de pli ol monato la vivkoston en tiu regiono plimulte druza, limnajbara de Jordanio.

La pafoj komenciĝis proksime de deĵorejo de la partio Baaz de la prezidento Baŝar Al-Asad. La gvardiistoj ekpafis ĉi-merkrede 13an de septembro kontraŭ manifestaciantoj, kiuj provis fermi la konstruaĵon, raportas Paul Khalifeh, korespondanto en Bejruto. Pafadoj kaj sloganoj malamikaj al la Siria potenco estis aŭdataj en videoj enretigitaj fare de aktivistoj de tiu provinco, kie okazas protestmovado de post la 19a de aŭgusto.

La provinco de Suŭajda estas scenejo de manifestacioj de kiam la registaro nuligis la subvenciojn pri karburaĵoj, suferigante loĝantaron jam malfortigitan de pli ol dek du jaroj da milito. De tiam, la protestmovado rapidege politikiĝis, postulante eksigon de la prezidento Baŝar Al-Asad.

 

« Baŝar Al-Asad serĉas rebaton »

Post la incidento, kolera homamaso kondukita de druzaj ŝejkoj konverĝis al la konstruaĵo de la Baaz kaj sur la centra placo de la urbo. Tiu ĉi sama deĵorejo, kaj aliaj sidejoj de la partio Baaz en pluraj lokoj jam estis fermitaj fare de la manifestaciantoj antaŭ kvindeko da tagoj.           

Laŭ la opoziciulo Firas Kontar, franco-siria leĝisto, aŭtoro de la verko « Sirio, la neebla Revolucio », tiu strategio de pafoj estas instrumentita de la Siria potenco por instigi provokon. « Per tiuj pafoj, Baŝar Al-Asad serĉas rebaton. Li scias, ke la loĝantoj de Suŭajda estas armitaj per malpezaj armiloj kaj deziras, ke la homoj reagu por poste regi la situacion pli severe el milita maniero. La rebato ebligos pravigi la fakton, ke ekzistas separatismaj bandoj en la regiono, laŭ la propagando de Asad », li mencias ĉe la mikrofono de Vincent Souriau, ĉe Internacia servo.

Laŭ li, la Siria prezidento esperas eskaladon. « Li sciis, ke remalfermante la partion Baaz, li provokos manifestaciantojn, kiuj venis por refermi ĝin. Ĉio estis antaŭpreparita. La reago maltrankviliĝas. Ĝi ĉefe dependas de la religiaj ĉefoj. Ili petas trankvilon kaj asertas, ke ili ne volas iri sur militan terenon, kaj reasertas: "Nia movado estas pacisma kaj restos tia" », li aldonas.

Tiujn lastajn semajnojn, la protestantoj kontestas ankaŭ aliajn simbolojn de la potenco, ekzemple ŝirante portretojn de la Siria eks-prezidento Hafez el-Assad, patro de la nuna prezidento. La siria armeo kaj la sekurecaj fortoj siaflanke reduktis sian ĉeeston en Suŭajda por eviti eksplodon en tiu provinco, kiu restis malproksime de la siria konflikto. Unu el la kialoj de la kolero, kiu minacas en tiu regiono estas la rifuzo de la Siria potenco ebligi al la rekrutoj servi en sia propra provinco.

28/08/2023

Sirio en « alarma stato », la reĝimo timas plivastigon de la kolero ĝis Damasko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/08/sirio-en-alarma-stato-la-regimo-timas-plivastigon-de-la-kolero-gis-damasko.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }