08/09/2023
Dum horo, Honkongo estis frapita de la plej perfortaj precipitaĵoj iam registritaj en la financa urbego, kaŭzante inundojn vendrede frumatene, kaj malordigante la vojan kaj fervojan trafikojn, malpli ol semajno post la pasado de supertajfuno. Norde de la Honkonga teritorio, ankaŭ la ĉina urbo Ŝenĵenon ricevis historiajn torentajn pluvojn.
La observejo de Honkongo, la meteologia agentejo de la urbo, menciis precipitaĵon ĝis 158,1 milimetroj en sia sidejo, inter la 23a horo kaj noktomezo (surloka horo), nome la plej altan nivelon registritan de post la komenco de la registradoj en 1884.
La aŭtoritatoj anoncis fermadon de la lernejoj « pro ekstremaj kondiĉoj » kaj ankaŭ kelkajn doganservojn ĉe la landlimo inter la urbo kaj la teknologia centro de Ŝenĵeno. Laŭ la aŭtoritatoj de Honkongo, Ŝenĵeno pretiĝas elverŝi la akvon de siaj rezervujoj, kio povus konduki al inundoj en kelkaj partoj, norde de Honkongo.
Ĉar, situanta pli norde de la duoninsulo, ankaŭ la granda ĉina urbo estas frapita de torentaj pluvoj, senprecedencaj de post la efektivigo de meteologiaj registroj en 1952, laŭ la Ŝtataj mediatoj.
La precipitaĵoj atingis tie 469 milimetrojn. La urbo enkalkulas 17,7 milionojn da loĝantoj kaj multajn teknologiajn entreprenojn.
La tajfuno Hajkui balais Tajvanon komence de la semajno, okazigante centon da vunditoj, senradikigante arbojn kaj domaĝante vojojn, antaŭ ol direktiĝi al sudo de Ĉinio, rekvalifikita al tempesto. Sude de Ĉinio estis frapita pasintan semajnfinon de du sinsekvaj tajfunoj, Saolo kaj Hajkui.
La klimata ŝanĝo intensigas la tropikajn tempestojn, kun pli da pluvo kaj pli fortaj buraskoj, kaŭzante subitajn inundojn kaj marbordajn damaĝojn, laŭ la spertuloj.
06/09/2023
Klimato: la epizodoj de varmo intensigas danĝere la poluadon, alarmas la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM)
25/04/2023
La naturaj katastrofoj ege kreskigas la kazojn de malario en Malavio kaj Pakistano
16/03/2023
Klimato. La rilato inter planeda varmiĝo kaj kreskado de la ekstremaj klimataj eventoj estas finfine science starigita
27/05/2022
Rekordaj inundoj en Bangladeŝo: laŭ Unicef 4 milionoj da personoj estas tuŝitaj
05/01/2021
Gravaj inundoj en Indonezio : mortintoj kaj miloj da delokitoj