/image%2F0553642%2F20230917%2Fob_e357c9_telechargement.jpg)
17/09/2023
Ukrainanoj laboras kaŝe en Krimeo por dokumenti la militkrimojn, kiuj okazas tie.
Krimeo estas la unua regiono aneksita de Rusio, en 2014. La duoninsulo Krimeo sendube estas la plej grava afero de la milito en Ukrainio, jen simbola jen geopolitika. Moskvo faris de ĝi militbazon, el kie pafiĝas misiloj kontraŭ Ukrainio. Antaŭ tri tagoj, Kijivo bombadis la militan havenon, en Sebastopolo.
De post la anekso, la represio senĉese kreskas en la regiono. Eĉ pli de post la grandskala invado. La retejo "Franceinfo" kolektis la ateston de asocio, kiu enketas kaj dokumentas la militkrimojn en Krimeo.
Alte riskaj kaŝaj enketoj
Olga, tridekjara, prezentiĝas rekte: « Mi estas prezidantino de organizaĵo, kiu laboras publike en Kijivo, sed kaŝe en Krimeo ». En 2014, Rusio aneksis Krimeon. « Ekde tiam, ni komencis okupiĝi pri Homaj Rajtoj, ĉar forkaptoj kaj persekutoj komenciĝis grandskale » eksplikas la Ukrainanino.
Du amikoj de Olga, ankaŭ geaktivuloj por demokratio, estis arestitaj. Rapide, Olga estas siaflanke minacita. Ŝi memoras: « Ili anoncis, ke mi estos la sekvonta, kaj ke mia edzo neniam retrovos min. La spionservoj de la rusia armeo lasis al mi du horojn por amasigi miajn aferojn. Mi estis devigata forlasi Krimeon ». Ŝia kara Krimeo estas okupaciata kaj transformita en malliberejon por enfermi tie la Ukrainanojn forkaptitajn en la teritorioj antaŭnelonge okupaciataj de la rusia armeo.
110 malliberuloj viktimoj de torturo
Truditaj al ekzilo, Olga de tiam laboras senhalte, kun la helpo de tiuj, kiuj restis. Spite riskojn kaj danĝerojn, ŝi dokumentas kiel eble plej diskrete eblajn militkrimojn. La represio eĉ pligraviĝis de post la grandskala invado, atestas la junulino. « Jen ekzemplo inter multaj aliaj: antaŭ du semajnoj, sep simplaj civiluloj estis arestitaj en mia naskiĝurbeto. Ili estis akuzataj, ke ili provis renversi la reĝimon en Rusio ».
« En Simferopolo, la rusia FSB malfermis duan detencentron. Ni sukcesis dokumenti la ĉeeston de almenaŭ 110 malliberuloj, kaj ĉiuj estis viktimoj de torturoj. Ili ricevas preskaŭ neniujn medicinajn flegojn. Ili tutsimple riskas morton. - Olga ĉe "franceinfo".
Pro neeblo aktive helpi ilin tiel longe, kiel Krimeo estas okupaciata, Olga kaj ties kolegoj enketas, dokumentas. Ilia espero: starigi dosieron por kontribui al la laboro de la internacia justico, tiel ke la kulpintoj estu juĝataj kaj kondamnitaj, Vladimir Putin unue.
/image%2F0553642%2F20230917%2Fob_e6dab9_mapblacksea.jpg)
/image%2F0553642%2F20230917%2Fob_ebf478_2014.jpg)